Vizitu Forumon

Brita ĉefministro konigis tagordon de Pinta Konferenco de Grupo 8

(GMT+08:00) 2013-06-13 14:07:29     Redaktoro:Pluveta

Baldaŭ inaŭguriĝos en Nord-Irlando Pinta Konferenco de Grupo 8. La 12an de junio brita ĉefministro David Cameron konigis la tagordon de la konferenco kaj ĉefajn diskuttemojn.

Kiel prezidanto de ĉi-foja konfrenco Cameron akceptos gvidantojn, inkluzive de usona prezidento Barack Obama kaj rusa prezidento Putin. En gazetara konferenco okazinta en la 12a Cameron esprimis, ke li esperas, ke la mondo pli multe konu Nord-Irlandon per la ŝanco.

"Antaŭ 10 aŭ 20 jaroj estis neimageble, ke oni okazigu Pintan Konferencon de Grupo 8 en Fermanagh de Nord-Irlando. Mi estas fiera pri tiu loko kun pitoreska pejzaĵo kaj bonkoraj popolanoj. En la pasintaj 20 jaroj multe boniĝis la situacio de Nord-Irlando pro paca procezo. Mi opinias, ke tiu loko havas grandan viglecon kaj estas oportuna por investantoj."

Konigante la tagordon de la konferenco Cameron diris, ke la ŝtataj gvidantoj faros profundan diskutadon pri stimulo al ekonomia kresko, akcelo de enlaborigo, redukto de malriĉeco kaj tiel plu.

"Ni ĉefe zorgos pri 3 problemoj, t.e., komerco, imposto kaj travidebleco. La 3 temoj malsamigos ĉi-fojan konferencon. Britio realigis nian helpan promeson kaj daŭrigos la promeson."

Cameron ankaŭ konigis, ke en la konferenco oni diskutos pri batalo al terorismo per tutmonda kunlaboro.

"Nia laboro ne nur riĉigas la popolanojn, sed ankaŭ garantias ilian sekurecon. Tial ni kune diskutos pri kontraŭterorisma problemo kaj batalo al ekstremismo kaj terorismo. Mi esperas trovi konvenan manieron por respondi al la terorisma minaco."

Pri la evento kaŭzita de la projekto "Prismo" Cameron diris, ke la laboro de brita informserva departemento iras en laŭleĝa framo. En ĉi-foja konferenco oni eble interŝanĝos opiniojn pri la evento.

Cameron ankaŭ respondis al ĵurnalistoj pri la siria problemo, la situacio de Turkio kaj la rilatoj inter Britio kaj Rusio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto