Vizitu Forumon

EU petis interkonsiliĝon kun Ĉinio pri ĝiaj kontraŭdumpingaj rimedoj

(GMT+08:00) 2013-06-14 16:12:49     Redaktoro:Pluveta

La 13an de junio Komisiono de Eŭropa Unio anoncis, ke tiutage ĝi jam petis ĉe la Monda Komerca Organizo interkonsiliĝon kun Ĉinio pri kontraŭdumpinga dogano de Ĉinio sur rustorezista senjunta ŝtaltubo de alta propreco el EU. Tiutage la Komisiono de Eŭropa Unio diris en la deklaro, ke la interkonsiliĝo alportos ŝancon al EU kaj Ĉinio por intertraktade solvi la problemon. Se malsukcesos la interkonsiliĝo, post 60 tagoj EU petos ĉe la Monda Komerca Organizo juĝi la kazon.

Post aliĝo al la Monda Komerca Organizo la ŝtalaĵoj eksportitaj de Ĉinio estis multfoje enketitaj pri la kontraŭdumpinga dogano. Samtempe la ŝtalaĵoj importitaj el aliaj landoj serioze influis la prezon de la landinternaj ŝtalaĵoj. Ĉinaj entreprenoj vizaĝas al duflankaj malfaciloj. Tial du entreprenoj produktantaj senjuntajn ŝtaltubojn en Jiangsu-provinco petis ĉe ĉina Komerca Ministerio kontraŭdumpingan kaj kontraŭsubvencian enketon al rustorezista senjunta ŝtaltubo el EU kaj Japanio. En septembro de 2009, ĉina Komerca Ministerio komencis la enketadon kaj publikigis la enketan rezulton en la 8a de novembro, 2012. La ministerio decidis kontraŭdumpinge imposti rustorezistan senjuntan ŝtaltubon de alta propreco el EU je la tarifo de 9,7% ĝis 11,1% por 5 jaroj.

La 13an de junio Komisiono de Eŭropa Unio anoncis, ke tiutage ĝi jam petis ĉe la Monda Komerca Organizo interkonsiliĝon kun Ĉinio pri kontraŭdumpinga dogano de Ĉinio sur rustorezista senjunta ŝtaltubo de alta propreco el EU. La anonco diras, ke la interkonsiliĝo alportos ŝancon por intertrakte solvi la problemon. Samtage ĉina Komerca Ministerio diris, ke Ĉinio volas konvene trakti la aferon laŭ regularo de la disput-solva mekanismo de la Monda Komerca Organizo.

Analizistoj montris, ke Ĉinio kaj EU estas gravaj komercaj partneroj. Laŭ la donitaĵoj en 2010, la senjuntaj ŝtaltuboj importitaj el EU okupas 35% de la totala importita kvanto. Estas neeviteblaj la komercaj konfliktoj inter la du flankoj, tamen estas tre grave solvi la problemon per ia maniero. Ekzemple Ĉinio faris penadon por solvi la kazon pri fotovoltaaj produktaĵoj, tamen mankas al EU sincereco. Ĉu sukcesos la interkonsiliĝo pri la kazo de senjuntaj ŝtaltuboj, tio dependas de la sincereco de EU.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto