Vizitu Forumon

Hassan Rohani, nove elektita irana prezidento

(GMT+08:00) 2013-06-17 16:32:36     Redaktoro:Xu Yunying

Vespere de la 15-a de junio laŭ la loka tempo Hassan Rohani, la unika kandidato de konservativulo kaj eksa reprezentanto pri nuklea intertraktado, estis elektita kiel nova irana prezidento. La internacia komunumo havas malsamajn reagojn pri tio.

La 15-an de junio Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj publikigis deklaron pere de sia proparolanto, kaj esprimis sian graluton al Rohani. En la deklaro, Ban Ki-moon diras, ke li ĉiam atentas la elekton de irana prezidento kaj estas kontenta pri lia elektiĝo. Li diris ankaŭ, ke li volas, kune kun la irana registaro kaj la nove elektita prezidento, sin dediĉi al la internaciaj aferoj kaj feliĉo de la irana popolo. Ban Ki-moon instigas Iranon ludi konstruecan rolon en la regionaj kaj internaciaj aferoj.

Usono diris, ke ĝi respektas la elekton de la irana popolo, kaj reasertis, ke ĝi volas solvi la iranan nuklean problemon per diplomatia metodo. Jay Carney, novaĵa proparolanto de la Blanka Domo, publikigis skriban deklaron, dirante, ke Usono esperas la iranan registaron atente aŭskulti la voĉon de la popolo kaj liveri pli bonan estontecon al ili. La deklaro ankaŭ montras, ke Usono ankoraŭ volas rekte kontaktiĝi kun la irana registaro, kaj serĉi diplomatian metodon por forigi la maltrankvilon de la internacia komunumo pri la irana nuklea plano.

Israela ĉefministro Benjamin Netanyahu diris, ke Israelo plej zorgas pri la irana nuklea plano. Li diris, ke la irana nuklea plano estas decidita de la plej supera gvidanto de Irano Ayatollah Sayyed Ali Khamenei, sed ne estas la irana prezidento. Li alvokis al internacia komunumo plu meti premon sur Iranon en la nuklea problemo.

La 16-an de junio rusa prezidenta novaĵa buroo publikigis informon, dirante, ke la prezidento Putin sendas mesaĝon al Rohani por gratuli lin esti elektita kiel la nova irana prezidento. Putin diris, ke li kredas, ke Rohani akcelos la disvolviĝon de Irano kaj pluapaŝe fortigos la disvolvon de la dulandaj rilatoj. Li diris, ke Rusio volas disvolvi la kunlaborojn kune kun Irano en diversaj kampoj, por certigi la regionan sekurecon kaj stabilecon de la internacia komunumo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto