Vizitu Forumon

Inaŭguriĝis pintkunveno de Grupo 8

(GMT+08:00) 2013-06-18 17:01:15     Redaktoro:Xu Yunying

La 17-an de junio en Longh Erne en brita Nord-Irlando inaŭguriĝis pintkunveno de Grupo 8. Gvidantoj ĉestantaj al la pintkunveno komencis diskuti pri tutmonda ekonomio, siria situacio, kontraŭterorismo kaj tiel plu. Bonvole aŭskultu raporton!

La 2-taga pintkunveno estas gastigata de Britio. Al la pintkunveno ĉeestas gvidantoj el rilataj landoj kaj regionaj organizoj inkluzive de usona prezidento Barack Obama, rusa prezidento Vladimir Putin, franca prezidento Francois Hollande, germana ĉefministro Angela Merkel, japana ĉefministro Shinzo Abe, kanada ĉefministro Stephen Harper, itala ĉefministro Enrico Letta, prezidanto de Konsilio de Eŭropo Herman Van Rompuy kaj prezidanto de Eŭropa Unio Jose Manuel Barroso. Antaŭ la inaŭguro brita ĉefministro David Cameron diris, ke en la pintkunveno gvidantoj diskutos pri gravaj problemoj koncernantaj evoluantajn kaj evoluintajn landojn, por gajni progreson en liberkomerca interkonsento, batalo kontraŭ impostofraŭdo kaj pliigo de travidebleco.

Tiutage diverslandaj gvidantoj okazigis duflankajn aŭ multflankajn traktadojn pri tutmonda ekonomio kaj komerco, diplomatiaj politikoj kaj aliaj temoj. Eŭropa Unio kaj Usono konsentis oficiale komenci la traktadon pri trans-atlantika komerca kaj investa partnera rilato. Obama diris, ke la unua traktado okazos en julio en Vaŝingtono kaj la interkonsento havas gravan signifon.

La internaciaj temoj de ĝenerala intereso kiel la siria problemo ankaŭ estas la fokuso por diskuti. Cameron opiniis, ke Britio devas interveni en la sirian problemon.

Lastatempe Usono decidis liveri armilojn al siria opozicio, tamen Rusio firme oponis la decidon. Post la traktado kun Obama, Putin montris sian starpunkton.

Laŭ tagordo, la 18-an de junio gvidantoj diskutos pri kontraŭterorismo kaj batalo kontraŭ impostofraŭdo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto