Vizitu Forumon

Okazos strategia dialogo de ĉina kaj nordkorea Ministerioj pri Eksteraj Aferoj

(GMT+08:00) 2013-06-19 16:14:56     Redaktoro:Xu Yunying

La 19-an de junio en Pekino okazos la strategia dialogo de ĉina kaj nordkorea Ministerioj pri Eksteraj Aferoj. La dialogo okazas kiam Nord-Koreio intencas pliigi diplomatian agon por bonigi la rilatojn kun la rilataj landoj. Ĉu Nord-Koreio ŝanĝas sian fortan starpunkton al fremdaj landoj? Specialistoj esplorantaj problemon pri la nordkorea duoninsulo havas malsamajn opiniojn. Iuj opiniis, ke Nord-Koreio okazigas la dialogon, ĉar ĝi disvolvas la ekonomion. Aliaj opiniis, ke tio estas diplomatia strategiema agado, por ke Nord-Koreio ĉasas pozicion de "nuklea lando". Do, bonvole aŭskultu la detalan raporton!

La 17-an de junio Hua Chunying, proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj, diris, ke post la interkonsento de la ĉina kaj nordkorea Ministerioj pri Eksteraj Aferoj, la 19-an de junio en Pekino Zhang Yesui, ĉina vicministro pri eksteraj aferoj, kaj Kim Kye-gwan, nordkorea unua vicministro pri eksteraj aferoj, okazigos strategian dialogon. Ili interŝanĝos opiniojn pri la duflankaj rilatoj, situacio de la korea duoninsulo kaj internacia kaj regionaj problemoj.

La informo refoje ekscitis popolopiniojn pri la situacio de la duoninsulo. Post la meza tagdeko de majo, okazis dramaj ŝanĝiĝoj en la duoninsula situacio. Nord-Koreio prenis diplomatiajn agadojn por restarigi la dialogon kun aliaj landoj. Ĝi kontaktiĝis kun Japanio, Ĉinio kaj Sud-Koreio per malsamaj formoj, kaj sendis dialogan informon al Usono. Ĉi-foje ĝi sendis la unuan vicministron pri eksteraj aferoj viziti Ĉinion. Pri la dialogo, profesoro de Centra Partia Lernejo de Ĉinio Zhang Liangui opiniis, ke tio montras, ke Ĉinio tenas "ekvilibran" diplomation de siaj rilatoj kun Sud-Koreio kaj Nord-Koreio de la korea duoninsulo.

Laŭ informo de la ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj, post forlaso de Kim Kye-gwan, sudkorea prezidentino Park Geun-hye komencos la unuan viziton en Ĉinio post sia enoficiĝo. Zhang Liangui opiniis, ke la aranĝo montras ankaŭ la volon de Ĉinio pri la ekvilibra diplomatio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto