Vizitu Forumon

Sukcesis la unua kosma lekciado

(GMT+08:00) 2013-06-20 17:24:01     Redaktoro:Xu Yunying

Matene de la 20-a de junio Ĉinio sukcese faris la unuan kosman lekciadon. En la kosma laboratorio Tiangong-1 astronaŭto lekciis pri baza fiziko en nulgravita stato.

Astronaŭtino Wang Yaping estas la lekcianto, Nie Haisheng estas ŝia helpanto kaj Zhang Xiaoguang estas videografisto.

En la 40-minuta lekciado astronaŭtoj prezentis fizikajn fenomenojn de movada karakterizo de la objekto kaj tensio de likvo en nulgravita stato, per masa mezuro, simpla pendola movado, turba movado kaj similaj, sume 5 bazaj fizikaj eksperimentoj.

La surtera klasĉambro estis en la mezlernejo dependa de la Popola Universitato de Ĉinio en Pekino. La studentoj de la klaso inkludis pli ol 330 infanojn el familioj de migraj laboristoj kaj minoritatoj, kaj el Hongkongo, Makao kaj Tajvano.

La lekciado donis la koncepton, ke popularigi sciencajn sciojn al la popolanoj kaj elvolvi la sciencan spiriton ankaŭ estas la grava tasko de la spaciala aktivado de Ĉinio.

La flugo de la kosmoŝipo Shenzhou-10 estas la unua aplikata flugo de homportanta spacnavigado de Ĉinio. La leciado en la spaco montras la aplikatan karakterizon kaj la funkcion pri la servo al la popola edukado.

Fakte la edukado de la popularigo de sciencoj en la spaco ankaŭ estas konsistiga parto de la aktivadoj de spacnavigado en la mondo. De la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento Usono komencis la planon pri la spaca edukado.

Kiel la daŭriganto de la homportanta spacnavigado, Ĉinio ĵus komencis la pratikadon en la kampo. Tamen la flugoj de Shenzhou- kosmoŝipoj realigis la celon kaj ankaŭ altigas la entuziasmon de la socio, precipe adoleskantoj, pri la kono de spacnavigado kaj sciencoj.

Astronaŭtino Wang Yaping diris, ke vizaĝante al la vasta spaco, ni ĉiuj estas studentoj. Scienco ĉiam estas la fundamenta ŝtono por la irado. En la konstruado de la novtipa lando, ni bezonas pli multajn talentulojn ami kaj sin dediĉi al la spaca laboro, kaj bezonas la komprenon kaj subtenon de la socio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto