Vizitu Forumon

Afgana registaro deklaris ĉesigi la traktadon kun Taliban

(GMT+08:00) 2013-06-21 16:02:14     Redaktoro:Xu Yunying

La 20-an de junio laŭ la loka tempo laŭ plano Usono traktados kun afgana Taliban en Daŭho, tamen pro la protestoj de la afgana registaro, la traktado ne okazis fine. Refoje falis en stagnon la traktado inter la afgana registaro kaj Taliban.

Post la establo de la politika oficejo de afgana Taliban en Daŭho en la 18-a de junio, usona oficisto tuj diris, ke en la 20-a de junio en Daŭho la usona registaro renkontiĝos kun Taliban. La afgana registaro forte oponis la traktadon. Ĝi estas malkontenta pro la rekta kontakto de Usono kun Taliban, tial ĝi ĉesigis la traktadon de la duflanka interkonsento pri sekureco kaj haltigis la vojaĝon de konernaj oficistoj al Kataro por la traktado kun Taliban. La 19-an de junio afgana prezidento Hamid Karzaii diris, ke la agoj de Usono malakordiĝas kun ĝiaj paroloj en la problemo de afgana paca procezo. La afgana registaro ne partoprenos en la traktado, escepte se ĝi gvidos la traktadon. Fakte antaŭe Karzaii diris en kelkaj okazoj, ke la traktado de Usono kun Taliban ne povas okazi sen partopreno de la afgana registaro. Li esprimis sian subtenon pri la rekomenco de la traktado, tamen li insistis okazigi la traktadon en la kadro de Afganio.

Analizistoj montris, ke ekzistas du kaŭzoj, ke Afganio ne volas Usonon rekte kontaktiĝi kun Taliban. Unue, la konservado de la aŭtoritato. Taliban ĉiam diris, ke la afgana registaro estas marioneto de Usono, pro tio, Taliban rifuzas traktadi kun la afgana registaro kaj insistas traktadi kun Usono. Se Usono konsentus la rektan traktadon kun Taliban, la afgana registaro sin trovas en embarasa situacio. Due, la konsidero de la traktada enhavo. La afgana registaro maltrankvilas, ke Usono eble atingos kun Taliban interkonsenton kontraŭ la volo de la afgana registaro. Analizistoj opiniis, ke mankas la konfido inter la afgana registaro kaj Usono, kio estas la ĉefa kaŭzo, ke refoje falis en stagnon la paca traktado.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto