Vizitu Forumon

Xi Jinping dialogis kun kosmonaŭtoj de Shenzhou-10

(GMT+08:00) 2013-06-24 16:33:52     Redaktoro:Lina

Antaŭtagmeze de la 24a de junio, ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping alvenis al la Pekina Centro de Aerospaca Kontrolo kaj videe dialogis kun la 3 kosmonaŭtoj de Shenzhou-10. En la 3-minuta dialogo, prezidanto Xi Jinping atenteme demandis pri iliaj sanstato kaj laboro. Jen estas detala raporto!

Nome de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, la Ŝtata Konsilio, Centra Milita Komisiono kaj la tutlanda popolo, prezidanto Xi Jinping sincere salutis la tri astronaŭtojn Nie Haisheng, Zhang Xiaoguang kaj Wang Yaping.

Ĝis nun, la kosmoŝipo Shenzhou-10 estas en sia orbito 13 tagojn. Dume Shenzhou-10 kaj Tiangong-1 kupliĝis unu fojon aŭtomate kaj alian fojon permane, kaj kosmonaŭtoj sukcesis lekcii en la kosmo.

Antaŭ ol la kosmoŝipo revenos al la tero, prezidanto Xi Jinping venis al la Pekina Centro de Aerospaca Kontrolo kaj faris videan dialogon kun la tri astronaŭtoj. Sur la ekrano de la centro klare vidiĝis la realtempa bildo de la tri kosmonaŭtoj en Tiangong-1. Prezidanto Xi Jinping atenteme demandis pri iliaj sanstato kaj laboro. Laŭ konigo de Nei Haisheng, nuntempe ili estas en bona stato kaj ĉiuj koncernaj laboroj laŭplane iras. Ili sentas sin fieraj povi kontribui por la naviga revo de la ĉina nacio. Prezidanto Xi Jinping montris, ke sekve de rapida disvolvo de la ĉina navigado, ĉinoj paŝos pli malproksimen en esplorado de la kosmo.

Prezidanto Xi Jinping dialogis ankaŭ kun Zhang Xiaoguang kaj Wang Yaping, kiuj unuafoje plenumas mision en la kosmo, demandis pri ilia sento kaj bondeziris al ili plenan sukceson.

Karaj amikoj, supre temis pri tio, ke ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping alvenis al la Pekina Centro de Aerospaca Kontrolo kaj videe dialogis kun la 3 kosmonaŭtoj de Shenzhou-10. Koran dankon pro via aŭskulto!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto