Vizitu Forumon

Tajdo de investado el Ĉinio sur Jeju-insulo

(GMT+08:00) 2013-06-24 14:58:24     Redaktoro:Xiong Linping

Ke la sudkorea registaro, por ekspluati la insulon Jeju, tri jarojn antaŭe elmetis novan politikon pri enmigrado, kaj de tiam ĉinoj verve alpuŝas sin tien por investi en bieno, --- tion raportis la singapura ĵurnalo Uinted Morning Post en la 3a de junio. Nun, la areo de la tero posedata de ĉinoj en la insulo Jeju jam dekobliĝis ol antaŭ du jaroj.

En la jaro 2010 la sudkorea registaro elmetis la novan politikon pri enmigrado. La politiko preskribas, ke iu ajn alilandano, nur se li asignas pli ol 500 milionojn da vonoj al feriumda vilaĝo, hotelo aŭ loĝkonstruaĵo por plezurripozo sur la insulo Jeju, povas ricevi porĉiaman loĝadon en Sud-Koreio, kaj krome, ĝui edukadon kaj san-asekuron entute same kiel sudkoreaj civitanoj. La nova politiko altiras enfluon de enormaj kapitaloj el Ĉinio. Amase venis ne nur individuoj, sed ankaŭ entreprenoj, kiuj sin registris en la Jeju-insulo.

Raportisto rimarkis, ke ĉie sur la Jeju-insulo videblas ĉinaj signoj, ekzemple antaŭ restoracioj pendas ŝildo kun ĉinaj ideogramoj, artikloj en vendejoj estas garnitaj per prospekto ĉinlingve presita, kaj eĉ vidindejoj havas sian ĉinlingvan nomon. La komizoj en la impostoliberaj butikoj de flughavenoj ĝenerale havas sian trimonatan staĝon de la ĉina lingvo.

La febra investado de ĉinoj en la insulo Jeju vekis zorgon de iuj lokaj loĝantoj. La sudkorea televidstacio SBS iam faris raporton pri la investo de ĉinoj en bieno, kaj ĝi dubis, ĉu la investo de ĉinoj povus estigi pozitivan influon al la evoluo de la insulo Jeju.

Laŭ la donitaĵo publikigita de la Sudkorea Ministerio pri Teritorio kaj Trafiko, ĝis marto de 2012, la areo de la tero posedata de ĉinoj jam atingis 5,7 milionojn da kvadrataj metroj. Kaj nur en la unua trimestro ĉi-jare la areo de la tero aĉetita de ĉinoj superis 400 milojn da kvadrataj metroj, pli multe ol tiu de eŭropoj, kiuj en la sama periodo aĉetis 140 milojn, kaj ol tiu de usonanoj, kiuj aĉetis nur 90 milojn.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto