Vizitu Forumon

Pluraj kialoj kaŭzis drastan plonĝon de ĉina akcia merkato

(GMT+08:00) 2013-06-25 17:37:23     Redaktoro:esperanto

Ekde junio la ĉinaj financaj agentejoj suferas "monan malsufiĉecon", ĉiuj bankoj elmetis altrentajn mallongtempajn financajn produktojn por kolekti monon. Influate de la cirkonstancoj, en la 24a de junio okazis drasta plonĝo de la ĉina akcio, ĉirkaŭ 200 akcioj pri bankoj kaj bienaj entreprenoj falis ĝis halto. Rimarkinde estas, ke la ĉina Centra Banko unuafoje sendis leteron al bankoj kaj avertis fluecon de kapitaloj. Analizistoj diris, ke la "mona malsufiĉeco" estas pozitiva provo de premo fare de la Centra Banko kaj la celo estas por tio, ke la bankoj povas uzi monon por la ĝustaj aferoj.

Lastatempe, multaj bankoj partoprenis en la batalo por kolekti monon kaj elmetis diversajn altrentajn financajn produktojn. Iu ŝanhajano, kiu ne sukcesis aĉeti deziratan produkton, diris: "La produkto jam elvendiĝis hodiaŭ kaj eble refoje aperos marde, la minimuma aĉeto estas unu miliono."

Ankaŭ la tranokta prunto inter bankoj hazarde altiĝis, tamen la Centra Banko ne laŭ merkata prognozo enverŝis monon. Tial ŝajnas ke la bankojn subite trafis manko de mono. Krom prunti monon el aliaj bankoj, elmeti altrentajn financajn produktojn estas la ĉefa metodo por kolekti monon. La "mona malsufiĉeco" tuj kaŭzis altan atenton de la tuta socio. Lunde en la akciaj merkatoj Ŝanhaja kaj Shenzhen-a okazis drasta plonĝo de la financaj kaj bienaj akcioj, kaj ankaŭ kelkaj bankaj akcioj falis ĝis halto.

Internacie, la Federa Rezervo de Usono eble moderigos sian monpolitikon de kvanteca lozigo aŭ retiros ĝin iom post iom, kio alportos gravan influon al la merkato kaj ankaŭ vundos la valorpaperan merkaton de Ĉinio. Krome, la ekonomia kresko estas relative malforta kaj ankoraŭ ne povas kontentigi la merktan anticipon. Kompreneble, ankaŭ la interbanka prunto, kresko de la merkata interezprocento kaj streĉigo de banka flueco iasence influos la psikon kaj decidfaron de la investantoj, tial la merkata situacio estas antaŭvidebla.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto