Vizitu Forumon

La ĉina programo de kunhoma spacflugo iris en etapon de kosmostacia konstruado

(GMT+08:00) 2013-06-26 16:53:04     Redaktoro:Xiao Henggang

Iom post la 8a horo de la 26a de junio, la revena kapsulo de kosmoŝipo Shenzhou-10 sukcesis surteriĝi en herbejo de Interna Mongolio de Ĉinio. La tri astronaŭtoj estas en bona stato. La kunhoma spacflugo de Tiangong-1 kaj Shenzhou-10 gajnis plenan sukceson. Dum la 15-taga flugo, la tri astronaŭtoj faris plurajn spacialajn kaj teknologiajn eksperimentojn kaj unuafoje donis lekcion en kosmo. La flugo havas gravan signifon por fortigi kaj perfektigi kupliĝan teknikon en kosmo, kaj antaŭenpuŝi konstruadon de kosma laboratorio kaj kosma stacio.

Iom post la 8a horo hodiaŭ la revena kapsulo de la kosmoŝipo Shenzhou-10 kunportanta la 3 astronaŭtojn sukcese surteriĝis. Post ĉirkaŭ unu horo, la tri astronaŭtoj Nie Haisheng, Zhang Xiaoguang kaj Wang Yaping laŭvice elkapsuliĝis kaj salutis al ĉelokaj laborantoj. Zhang Youxia, membro de la Centra Milita Komisiono de la Ĉina Popola Respubliko, ĝenerala komandanto de la ĉina spacofluga projekto, deklaris plenan sukceson de la tasko en Pekina Spacfluga Administra Centro.

"Laŭ raporto de la komandejo de la ĉefa surteriĝejo, la revena kapsulo de la kosmoŝipo Shenzhou-10 jam sukcesis surteriĝi en la ĉefa surteriĝejo de interna Mongolio de Ĉinio kaj la tri astronaŭtoj estas en bona stato. Nun mi deklaris, ke la spacflugo de Tiangong-1 kaj Shenzhou-10 gajnis plenan sukceson!"

Ĉeloke la tri astronaŭtoj akceptis intervjuon kaj dividis kun raportistoj siajn impresojn pri la kosma flugo. "Sonĝo" estas la vorto plej ofte menciita de ili. La astronaŭto Nie Haisheng, kiu dufoje plenumis spacflugan taskon, diris

"Tio estas reveno post mia dua spacflugo, la tero estas bone konata kaj intima por mi. Mi volas diris, ke la impreso reveni hejmen estas tre bona. Nun mi volas diri, ke la kosmo estas nia sonĝo kaj la patrujo ĉiam estas mia hejmo. Mi deziras, ke nia lando pli kaj pli prosperiĝos kaj la popolanoj estos pli kaj pli feliĉaj, mi dankas al ĉiuj popolanoj pro iliaj atento kaj subteno."

La astronaŭto Zhang Xiaoguang diris,

"Mi pensas, ke ni estas homoj serĉantaj sonĝon kaj ankaŭ efektivigantaj sonĝon. Hieraŭ ni serĉis la sonĝon, hodiaŭ ni efektivigas la sonĝon, morgaŭ ni serĉos la novan komencon."

La unua ĉina lekcianto en kosmo Wang Yaping diris,

"La fluga tasko efektivigis du sonĝojn de mia infaneco, unu estas kosmfluga sonĝo kaj la alia estas la sonĝo fariĝi instruisto. Ĉifoje mi faris lekcion en kosmo, nun mi ankoraŭ ne scias, ĉu ĉiuj kontentas pri mia lekcio. Mi deziras, ke ĉiuj junuloj povas havi sian sonĝon kaj ĉiuj sonĝoj povas efektiviĝi."

Laŭinforme, Ĉinio lanĉos plimultajn homloĝataj kosmoŝipojn, vartransportajn kosmoŝipoj kaj laboratoriojn en estonteco kaj establos propran kosmostacion en 2020.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto