Vizitu Forumon

Ĉinio reekigos provojn de individua transmara investado

(GMT+08:00) 2013-06-27 17:01:47     Redaktoro:Lina

Laŭ nova informo, Ĉinio reekigos provojn de individua transmara investado. Fakuloj opinias, ke tio utilos al diverseco de individua investado, sed estas necese eviti eblajn riskojn. Jen detala raporto!

La centra banko konsentis fari provojn en ĉemaraj urboj Kantono kaj Shenzheng, kaj koncerna projekto atendas aprobon de la Ŝtata Konsilio. Analizisto Meng Jing opinias, ke nuntempe Ĉinio renkontas grandan enfluon de internacia kapitalo, provoj de individua transmara investado povas mildigi la problemon de tro multa fremdvaluta rezervo kaj samtempe doni pli multajn kanalojn por enlandaj investantoj.

He Ying estas direktoro de financoserva kompanio. Ŝi opinias, ke sekve de multiĝo de disponebla enspezo, pli kaj pli multaj homoj ekintencas fari individuan investadon por konservi kaj pliigi la valoron, tial, se malfermiĝos rekta investado al la eksterlanda merkato, tio estos bona novaĵo por individuaj investantoj.

Sed iuj homoj opinias, ke nun ne estas konvena tempo por reekigi individuan transmaran investadon. Fakulo Tan Yaling diris, ke en la nuna tempo reekigo de individua transmara investado malutilas al la kurza stabileco kaj al la sana evoluo de la tuta merkato. Plie, el la vidpunkto de investantoj, tekniko, strategio kaj sperto pli gravas ol akcesoraj politikoj.

Ŝi diris ankaŭ, ke nuntempe la enlanda financa kaj akcia merkato kaose evoluas, tial reekigo de rekta investado al transmara akcia merkato alvizaĝos multflankajn defiojn.

He Ying kun riĉa sperto elmetis proponon, ke oni ne blinde faru transmaran investadon, sed prizorgu elektadon kaj atentu precipe fremdvalutan riskon.

Karaj amikoj, supre temis pri tio, ke Ĉinio reekigos provojn de individua transmara investado. Koran dankon pro via aŭskulto!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto