Vizitu Forumon

Li Yuanchao proponis novan ideon por internacia sekureco

(GMT+08:00) 2013-06-28 16:22:08     Redaktoro:Xiao Henggang

La 27an de junio en Pekino okazis la Dua Forumo pri Monda Paco. Gvidantoj el pli ol 60 landoj kaj internaciaj organizoj, kaj ĉirkaŭ 100 respondeculoj de la tutmondaj pensbankoj kuniĝis en la fama univeritato Qinghua. Ili diskutis pri nova penso kaj nova metodo por konservi la internacian sekurecon. Antaŭtagmeze de la 27a de junio ĉina vicprezidanto Li Yuanchao ĉeestis al la inaŭguro kaj elmetis proponon por starigi novan ideon pri internacia sekureco.

La Forumo pri Monda Paco estas la unua altranga kaj neoficiala forumo de Ĉinio pri sekureco. Ĝi fondiĝis en la jaro 2012. Ĝia fondiĝo alvenigis ne nur grandulojn pri internacia sekureca strategio, sed ankaŭ gvidantojn de kelkaj ĉefaj landoj. En la unua forumo tiama ĉina vicprezidanto Xi Jinping ĉeestis al la forumo, liaj starpunkto kaj propono estis konigitaj kiel diplomatia direkto de Ĉinio en la sekvaj dek jaroj.

La dua forumo havas la ĉeftemon "Internacia Paco dum la monda ŝanĝiĝo: paco, disvolviĝo kaj kreo". La forumo plimulte atentis pri rego de konflikto kaj apelaciis fortigon de kunlaboro.

En salutparolo, Li Yuanchao apelaciis, ke oni devas forlasi la malnovan sekurecan koncepton de nul-suma ludo kaj starigi novan ideon "paco por sekureco, disvolviĝo por sekureco, kunlaboro por sekureco kaj reciproka profito por sekureco". Citante okcidentan proverbon, li priskribis gravecon de komunaj interesoj kaj reciproka profito.

"Estas okcidenta proverbo, ke se varoj ne povas transiri landlimon, la soldatoj faros tion. Kiam la interesoj de diversaj landoj kunfandiĝos kaj disvolviĝos al sama direkto, la risko de konfliktoj povas grande malaltiĝi. Ni proponas, ke ĉiuj landoj devas forlasi la malnovan sekurecan koncepton de nul-suma ludo, rigardi kaj solvi la pacan problemon sur la starpunkto de reciproka intereso kaj komuna profito."

En la lastaj jaroj la diverĝoj kaj konfliktoj inter Ĉinio kaj najbaraj landoj en Diaoyu-insularo kaj Suda Ĉina Maro estas alte atentataj. Dum sia parolo, Li reapelaciis pacan postulon de la ĉina politiko pri eksteraj aferoj. Li diris,

"Akiri pacon estas la unua tasko de la ĉina politiko pri eksteraj aferoj. Por solvi historiajn konfliktojn ĉiuj partioj devas teni trankvilecon kaj sinregon kaj per dialogo kaj trakto serĉi metodon por pace solvi la problemojn."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto