Vizitu Forumon

Sud-Koreio kaj Ĉinio intense interagos en politiko kaj ekonomio

(GMT+08:00) 2013-07-01 17:18:52     Redaktoro:Xu Yunying

La 30-an de junio sudkorea prezidentino Park Geun-hye finis sian oficalan viziton en Ĉinio. En la 4-taga vizito, ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping, ĉina ŝtata ĉefministro Li Keqiang kaj Zhang Dejiang, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, respektive renkontiĝis kun ŝi. La 29-an de junio Park Geun-hye faris prelegon en la universitato Qinghua. Krom en Pekino, ŝi faris viziton ankaŭ en Xi'an, urbo en okcidenta Ĉinio. Pri la frukto de la vizito en Ĉinio, sudkoreaj mediatoj opiniis, ke la vizito konstruas bluan kopion de la dulanda estonteca disvolviĝo kaj la du landoj intense interagos en politiko kaj ekonomio. Do, bonvole aŭskultu la detalan raporton!

La sudkorea popolopinio pozitive taksis la viziton de Park Guen-hye. La ĵurnalo The Chosun Ilbo, citante la vortojn de oficisto de sudkorea prezidentejo Cheogn Wa Dae, raportis, ke la 27-an de junio Sud-Koreio kaj Ĉinio publikigis komunan deklaron pri la dulandaj estontecoj, kiu ne nur konsideras la disvolviĝon en la 5 jaroj de Park Geun-hye, sed ankaŭ la disvolviĝon de la dulandaj rilatoj en 20 jaroj. La dulandaj rilatoj devos ricevi kvalitan leviĝon. La raporto opinias, ke la traktado inter la dulandaj ĉefoj fariĝas la ŝanĝiĝo efektivigi la interagon en politiko kaj ekonomio.

Artikolo en ĵurnalo Jooan Daily montras, ke prezidentino Park Geun-hye kaj prezidanto Xi Jinping deklaris la novan deirpunkton de la dulandaj rilatoj. La dulandaj ĉefoj kune rigardas al la estonteco de la venontaj 20 jaroj, kio direktas la dulandajn rilatojn al tutflankaj kaj multpunktaj kunlaboroj en la kampoj de politiko, sekureco, ekonomio, kultura interŝanĝo, internacia kunlaboro ktp. La artikolo taksas, ke la rilatoj inter Sud-Koreio kaj Ĉinio bonvenigas ŝanĝiĝon al nova partnera rilato.

Pri la korea duoninsulo, la ĵurnalo The Chosun Ilbo taksas, ke la komuna deklaro de traktado inter Sud-Koreio kaj Ĉinio en 2008 nur havas unu linion da vortoj pri la korea duoninsulo kaj ne klare enhavas la sennukleigon de la korea duoninsulo. La ĉifoja komuna deklaro havas specialan fokuson pri la korea duoninsulo kaj klare montras, ke la ekspluato de nukleo serioze minacas la pacon kaj stabilecon de nordorienta Azio kaj la mondo. La komuna deklaro ankaŭ postulis praktike plenumi la rilatajn rezoluciojn de la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj kaj la komunan deklaron de la 19-a de septembro kaj rekomenci la 6-flankan intertraktadon, por realigi la celon pri la sennukleigo de la korea duoninsulo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto