Vizitu Forumon

Plej Fiaskas Somalio

(GMT+08:00) 2013-07-01 10:47:52     Redaktoro:Xiong Linping

Lastatempe aperis la Tutmonda Rangorda Listo de Fiaskaj Ŝtatoj por 2013 en la usona gazeto Foreign Policy. La afrika ŝtato Somalio sin lokas plej antaŭe de la listo en la sinsekvaj ses jaroj, kaj estas aljuĝita kiel la plej fiaska ŝtato en la mondo.

En la rangorda listo oni donis poentojn al 178 ŝtatoj laŭ 12 flankoj: premo de loĝantaro, nombro de rifuĝintoj, perturbo de ekonomia disvolvo, malriĉeco, malboniĝo de publika servo, malobservo al homaj rajtoj kaj tiel plu. En ĉiu ero la plej alta poentovaloro estas dek, kaj la plej malalta, unu. El ĉiuj sintezaj poentoj oni akiras "indicon de fiaska ŝtato". Somalio per 113,9 poentoj estas metita en la plej antaŭa loko de la listo kaj alĵuĝita kiel "ekstreme nestabila ŝtato".

Post Somalio sekvas ankaŭ afrikaj ŝtatoj. Ili estas Demokratia Respubliko Kongo (per 111,9 poentoj), Sudano (per 111,0), Sud-Sudano (per 110,6), kaj Ĉadio (per 109,0).

Finnlando staras plej malantaŭe per 18,0 kaj estas prijuĝita kiel "daŭripove disvolviĝanta ŝtato". Tuj antaŭ Finnlando troviĝas Svedio en la 177a loko de la listo (per 19,7), Svisio en la 175a (per 21,5), Norvegio en la 175a (per 21,5), kaj Danlando en la 174a (per 21,9).

Usono sin trovas ĉe la 159a loko de la listo (per 33,5) kaj viciĝas en la kategorio de stabilaj ŝtatoj, dum Kanado, ĉe la 168a (per 26.0).

Kaj temas pri aziaj ŝtatoj, kiuj elpoentis fiere: Japanio en la 156a (per 36,1), Sud-Koreio en la 157a (per 35,4), kaj Singapuro en la 158a (per 34,0).

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto