Vizitu Forumon

Oficiale establiĝis packonserva trupo de UN en Malio

(GMT+08:00) 2013-07-02 16:12:18     Redaktoro:Xu Yunying

La 1-an de julio laŭ la loka tempo en Bamako establiĝis packonserva trupo de Unuiĝintaj Nacioj en Malio, kio markas la realigon de la plano pri la grandskala packonservado en Malio post la 3-monata preparado.

En aprilo de 2013 la sekureca konsilio de Uuniĝintaj Nacioj adoptis rezolucion kaj decidis sendi packonservan trupon, packonservajn policanojn kaj militajn observantojn sume 12 600 homojn, kiuj anstataŭos la francan kaj afrikan trupojn en Malio. En la transdona ceremonio okazinta en la 1-a de julio, soldatoj de afrika trupo en Malio surportis bluajn kaskojn kaj beretojn, kiuj simbolas la packonservan trupon de Uuniĝintaj Nacioj, kaj deklaris la establon de la packonserva trupo de Unuiĝintaj Nacioj en Malio. Nederlandano Bert Koenders estas la ĉefkomandanto de la trupo. La oficiala nomo de la trupo estas Multdimensia Integrita Stabiliga Misio de UN en Malio. La nova trupo respondecos konservi la sekurecon de Malio, protekti sekurecojn de la popolo, institucioj de UN kaj kulturaj heredaĵoj, kaj fari humanisman helpon.

La 28-an de julio okazos malia tutlanda elekto kaj la malia transira registaro esperas realigi sian laŭleĝan statuson per la elekto. Nun la unua tasko de la trupo estas certigi la elekton, kio ankaŭ estas la tasko de Francio, kiu estas la efektiva gvidanto de la malia milito. La sukceso de la malia tutlanda elekto rilatas al la sukceso de la retiro de franca turpo.

Tamen la laboro de la elekto estas sieĝata de malfacilaĵoj. Manadou Diamoutene, prezidanto de tutlanda sendenpenda elekta komisono de Malio, malkaŝe diris, ke ĉiuj preparaj laboroj iras tre malfacile kaj li ankoraŭ ne povas certigi, ĉu la elekto iros en la 28-a de julio. Krome, la travidebleco kaj justeco de la elekto estas kontestitaj. La malianoj forlasis sian hejmlandon pro la milito, kaj ili ne povos ricevi la balotilojn, tial ne estos certigita la vereco de la elekto.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto