Vizitu Forumon

Publikiĝis nova Nacia Nuklea Urĝa Plano

(GMT+08:00) 2013-07-03 17:07:12     Redaktoro:Xu Yunying

La sekura uzado de nuklea energio estas la universala problemo atentata de la internacia komunumo kaj la popoloj. Precipe post la akcidentoj de Nuklea Centralo Chernobyl kaj Nuklea Centralo de Fukushima, diversaj landoj alte atentas la nukle-sekurecan problemon. La 3-an de julio komenciĝis semajno por diskonigo de urĝa reago al nuklea akcidento kaj la temo estas "kune konstrui nukle-urĝan sekurecan defendlinion, kune akceli la sciencan disvolviĝon de la nukle-energio". Tiutage ankaŭ publikiĝis la nova Nacia Nuklea Urĝa Plano reviziita antaŭe. Tio havas gravan aktualan signifon al la sana kontinuigebla disvolviĝo de la ĉina nukle-energio. Do, bonvole aŭskultu la detalan raporton!

Kiel pura, sekura kaj ekonomia energio, nukle-energio faris grandajn kontribuojn al la vivmedio, disvolviĝo de ekonomio kaj socio kaj progreso de scienco kaj tekniko. Nun ĉina nukle-energia afero iras en rapide disvolvan epokon sistemigan kaj skaligan. Por fariĝi forta nuklea lando, preni nuklean sekurecon en la plej gravan lokon estas necese.

Lastatempe ĉina Ŝtata Konsilantaro adoptis la novan Nacia Nuklea Urĝa Plano kaj oficiale publikigis ĝin en la 3-a de julio. Ma Xingrui, vicestro de la urĝa-kunordiga komisiono pri nuklea akcidento, opiniis, ke la plano klarigas la bazan taskon pri la urĝa laboro de ĉina nuklea akcidento, kio estas efike respondi la nuklean akcidenton de nukleaj instalaĵoj kaj nukleaj aktivadoj, maksimume regi kaj mildigi la aferon, redukti aŭ elimini la morton kaj vundiĝon de homoj kaj perdiĝon de posedaĵoj, kaj protekti la publikan sekrecon, median sekurecon kaj socian stabilecon.

La grava punkto de la nova plano grande altigas la efektivigeblecon de urĝa respondo pri la nuklea akcidento, kiu estas la resumo de la spertoj en lastaj jaroj, kaj la alia grava punkto estas, ke ĝi pluapaŝe detaligis la urĝan preparadon kaj certigan rimedon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto