Vizitu Forumon

Egipta armeo deklaris plifruigi prezidentan elektadon

(GMT+08:00) 2013-07-04 17:06:21     Redaktoro:Xu Yunying

Vespere de la 3-a de julio egipta defenda ministro Abdul Fattah el-Sisi faris televidan parolon kaj deklaris plifruigi la prezidentan elektadon, kaj ke estro de la Supera Konstitucia Juĝejo provizore plenumas prezidentecon. Do, bonvole aŭskultu la detalan raporton!

El-Sisi diris, ke en lastaj monatoj la armeo ĉiam akcelis la paciĝon de la diversaj partioj kaj alvokis la tutlandan dialogon, tamen estas rifuzita fine. Li opiniis, ke tio devigas la armeon preni sur sin la nacian historian respondecon kaj interkonsiliĝi kun diversaj politikaj fortoj, religiaj sektoj kaj multaj junaj gvidantoj.

Pri la nuna politika aranĝo, li diris, ke estro de la Supera Konstitucia Juĝejo provizore plenumas prezidentecon antaŭ la prezidenta elektado. En la transira tempo, la estro de la Supera Konstitucia Juĝejo havas rajton publikigi la konstitucian deklaron. La forta kaj altefika nacia registaro konsistanta el talentuloj havas la kompletan aŭtoritatecon de regado en la transira tempo. Estos establita komisiono kun reprezentantoj kaj specialistoj el ĉiuj kampoj, kiu revizios la konstitucion.

Kiam El-Sisi faris parolon en la televido, aliaj altranguloj, religiaj gvidantoj kaj ĉefaj gvidantoj de la opozicioj staris apud li.

Ĉiuj egiptoj atendis la parolon de la armeo en maltrankvilo kaj espero. La 1-an de julio laŭ la loka tempo la armeo donis ultimaton kaj postulis al diversaj politikaj partioj de Egiptio respondi la postulon de la popolo en 48 horoj kaj atingi akordon pri la egipta stato. Se ne, la armeo publikigos la politikan disvolvan vojmapon. Tamen egipta prezidento Mohamed Morsy ne rigardis la ultimaton serioza.

Nokte de la 3-a de julio Mohamed Morsy parolis per la televido Al-Jazeera. Morsy reasertis, ke li estas laŭleĝa prezidento, kaj emfazis sian laŭleĝecon kaj neanstataŭigeblecon de la konstitucio kaj leĝoj. Li diris, ke la parolo kaj la estonta disvolva vojlinio de al-Sisi estas komplete milita ŝtatrenverso. Li alvokis al ĉiuj egiptoj obei la konstitucion kaj leĝojn kaj ne subteni la ŝtatrenverson de la armeo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto