Vizitu Forumon

Viro plej longe malliberigita en la mondo

(GMT+08:00) 2013-07-08 15:25:53     Redaktoro:Xiong Linping

Laŭ la raporto de la japana ĵurnalo Japan Today en la 4a de julio, japana viro Iwao Hakamada estas malliberigita jam preskaŭ 50 jarojn en la ĉelo por mortkondamnitoj. Lin oni rigardas la plej longe enkarcerigita homo en la mondo. Sed lastatempe DNA manifestis, ke Iwao Hakamada tre probable estas senkulpa.

Iwao Hakamada, nun aĝanta 77 jarojn, estas mortpunito la plej longe enkarcerigita en la mondo. Lia fratino diris: "Mi plej zorgas pri lia sano. Ĉu oni esperus normalan menson ĉe la homo, kiu vivis 47 jarojn en malliberejo?" Iwao Hakamada nun rifuzas la viziton de la fratino al li en ĉiu monato. Deliroj ĉiam akompanas lin.

La nova atesto rivelis, ke la DNA de Iwao Hakamada ne identigas sin kun la specimeno ricevita el la vesto, en kiu li eble krimis. La fakto portas dubon, ĉu Iwao Hakamada vere faris krimon. La protestantoj esperas okazigi aŭditoradon por revizii proceson. Prokuroro opiniis, ke la tiama testometodo eble estis erara, kio sekvigis misjuĝon al li. Eĉ juĝisto, kiu partoprenis en la proceso kontraŭ Iwao Hakamada, asertis, ke li mem ne kredis la krimon, kiun li farus, sed tiam li ne povis konvinki aliajn juĝistojn.

La fratino de Iwao Hakamada ankoraŭ havas zorgojn pri la fino de sia frato. Ŝi diris: "Ĉiufoje, kiam mi aŭdis, ke iu estos ekzekutita, min ĉiam kaptis maltrankvilo: 'Ĉu estas la vico de Iwao Hakamada?'".

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto