Vizitu Forumon

Usono publikigis pli da donitaĵoj pri pasaĝeraviadila akcidento de Sud-Koreio

(GMT+08:00) 2013-07-09 12:28:57     Redaktoro:Ĝoja

Antaŭtagmeze de la 8-a de julio laŭ la loka tempo, Nacia Transport-Sekureca Komisiono de Usono, kiu respondecas pri la enketo de la pasaĝeraviadila akcidento de la sud-korea aerkompanio Asiana Airlines, publikigis pli da donitaĵoj kaj komencis enketon al la 4 pilotoj. Cetere, Choe Jeong-Ho, oficisto de la sud-korea Miniterio pri Teritoriaj kaj Transportaj Aferoj, diris, ke nun ne estas konstatebla misoperacio de pilotoj.

En la unua gazetara konferenco post la akcidento, Deborah Hersman, prezidantino de Nacia Transport-Sekureca Komisiono de Usono, menciis, ke dum surteriĝo la rapideco de la pasaĝeraviadilo estis pli malrapida ol la normala. En gazetara konferenco en la 8-a de julio, Deborah Hersman diris, ke la rapideco estas la ŝlosila problemo, kaj Usono kaj sud-koreaj esplorantoj faras enketon al la 4 pilotoj, morgaŭ la rezulto eble estos publikigata.

Kvankam la ricevitaj donitaĵoj direktis la kialon al misoperacio de pilotoj, tamen Deborah Hersman emfazis, ke la enketo estas ĉiudimensia kaj ili publikigos plu informojn, tial necesas almenaŭ kelkaj monatoj por la fina konkludo.

En alia gazetara konferenco en la 8-a de julio, fajrobrigado de San-Francisko agnoskis, ke iu sava aŭto koliziis kun unu viktimo, nun Federacia Buroo de Enketo komencis enketon.

Ĉu la misoperacio de pilotoj kaŭzis la akcidenton? Choe Jeong-Ho, oficisto de la sud-korea Miniterio pri Teritoriaj kaj Transportaj Aferoj, diris, ke oni juĝos tion post la analizo de donitaĵoj el la "nigra skatolo".

Cetere, la sud-korea Miniterio pri Teritoriaj kaj Transportaj Aferoj konstatis, ke piloto Lee Gang-guk, plenuminte la surterigon, ĵus gajnis licencon de Boeing 777 kaj lia stirado de ĉi tia aviadilo estas nur 43-hora, samtempe li unuafoje surterigis ĉi tian aviadilon en la internacia flughaveno de San-Francisko.

La 8-an de julio, sud-koreaj prezidento Pak Geun Hye kaj ekster-afera ministro Yun Yeong-du respektive sendis mesaĝojn al ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping kaj ekster-afera ministro Wang Yin, esprimis kondolencon al la familianoj de la viktimoj, kaj diris, ke la sud-korea registaro volas strikte kunlabori kun Ĉinio por konvene trakti postajn aferojn.

Tiutage, la sud-korea aerkompanio Asiana Airlines aranĝis 12 pasaĝerajn familianojn kaj 6 ĉinajn laborantojn al Usono.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto