Vizitu Forumon

Ĉinio kaj Usono komencis la 5an strategian kaj ekonomian dialogon

(GMT+08:00) 2013-07-10 12:11:48     Redaktoro:Ĝoja

La 10a de julio en Vaŝingtono komenciĝis la 5a Ĉina-Usona Strategia kaj Ekonomia Dialogo. Tio estas grava kunveno de la dulandaj altranguloj post la junia renkontiĝo de ŝtatestroj.

Specialaj reprezetantoj de ĉina ŝtata prezidanto estas vicĉefministro Wang Yang kaj ŝtata konsilanto Yang Jiechi, kiuj respondecas respektive pri la ekonomia kaj strategia dialogoj. La usonaj reprezentantoj estas ŝtata sekretario John Kerry kaj trezoreja sekretario Jacob Lew. En du tagoj de la dialogo la du partioj vaste interŝanĝos opiniojn por efektivigi la atingojn de la junia ŝtatestra renkontiĝo kaj plivastigi kunordigon kaj kunlaboron sur diversaj kampoj kaj pri gravaj internaciaj kaj regionaj demandoj. Kadre de la strategia dialogo la du partioj interŝanĝos opiniojn por konstrui novtipajn rilatojn inter grandaj potencoj, formi la aranĝon de benigna interago de la du landoj en Azi-Pacifiko kaj akceli dialogon kaj kunlaboron sur diversaj kampoj. Krome, la du partioj okazigos la trian dialogon pri strategia sekureco kaj la unuan kunvenon de la laborgrupo pri sekureco de interreto kaj ankaŭ interkonsiliĝon pri klimata ŝanĝiĝo kaj aliaj kelkaj temoj. La ekonomia dialogo havas la temon "akceli ampleksan reciprokprofitan ekonomian partnerecon de reciproka fido kaj kungajna kunlaboro inter Ĉinio kaj Usono". Kaj laŭ tiu ĉi temo la du partioj diskutos pri tri ĉefaj demandoj: kunlaboroj en komerco kaj investado, struktura reformado kaj daŭripova kaj ekvilibra evoluigo, stabileco kaj reformado de la financa merkato.

La Ĉina-Usona Strategia kaj Ekonomia Dialogo estas grava platformo por la konsiliĝo inter la dulandaj altranguloj pri longperiodaj, strategiaj kaj ĝeneralaj demandoj. La tagordo por ĉi-foja dialogo estas tre proksima al iuj demandoj plej atentataj de la du partioj. Ekzemple, kadre de la ekonomia dialogo okazos rondtabla kunveno de entreprenistoj por ke ili havu la ŝancon esprimi siajn proprajn opiniojn kaj por ke koncernaj problemoj estu efektive solvitaj. Kaj kadre de la strategia dialogo la du partioj jam aranĝis du malgrandskalajn kunvenojn pri klimata ŝanĝiĝo kaj la sekureco de energifontoj. Ĉio ĉi plene reflektas gravan atenton de la dulandaj registaroj al tiuj problemoj kaj ilian volon por kunlaboro. La nove fondita laborgrupo pri sekureco de interreto havis sian unuan kunvenon en la 8a de julio laŭ la loka tempo. Ĉinio asertis, ke ĝi volas klopodis kune kun Usono surbaze de reciproka fido kaj kungajna kunlaboro por ke la 5a strategia kaj ekonomia dialogo atingu pozitivan rezulton.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto