Vizitu Forumon

Ĉinio kaj Usono dialogas pri strategio kaj ekonomio

(GMT+08:00) 2013-07-11 11:35:10     Redaktoro:Ĝoja

La 10an de julio en Vaŝington inaŭguriĝis la 5a Ĉina-Usona Strategia kaj Ekonomia dialogo. Ĝin kune prezidas vicĉefministro Wang Yang kaj ŝtata konsilanto Yang Jiechi kiel specialaj reprezetantoj de ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping kun ŝtata sekretario John Kerry kaj trezoreja sekretario Jacob Lew kiel specialaj reprezetantoj de usona prezidento Barack Obama.

Wang Yang diris en la inaŭguro, ke antaŭ unu monato ĉina kaj usona ŝtatestroj havis historian renkontiĝon en la bieno Annaboge kaj venis en akordon pri konstruado de la novtipaj rilatoj de grandaj potencoj inter Ĉinio kaj Usono kaj pri aliaj gravaj, kio montris la ĝustan direkton por disvolvado de la ĉina-usonaj rilatoj; en ĉi-foja dialogo la du partioj devas transformi gravajn konsentojn de la du ŝtatestroj en efektivajn fruktojn kaj aldoni esencajn enhavojn al la interrilatoj por feliĉigi la du popolojn.

Ĉina ŝtata konsilanto Yang Jiechi diris, ke la renkontiĝo de ĉina kaj usona ŝtatestroj en la bieno Annaboge forte akcelis disvolvadon de la dulandaj rilatoj. Nun Ĉinio kaj Usono estas ĉe la nova histroria deirpunkto. Nova situacio kaj nova oportuno donis novan mision kaj novan taskon al la Ĉina-Usona Strategia kaj Ekonomia Dialogo. Ĉinio strebas por atingis la "du centjarajn celojn". Ĝi plu subtenos la reformadon kaj malfermon, prenos la vojon de paca evoluigo kaj sekvos la reciprokprofitan, kungajnan kaj apertan strategion. Li emfazis, ke noviga pensado kaj pozitiva agado estas tre grava por konstruado de la novatipaj rilatoj de grandaj potencoj inter Ĉinio kaj Usono.

Usona vicprezidento Joe Biden diris en la inaŭguro, ke Usono kaj Ĉinio ambaŭ estas grandaj landoj kun grava influo, kaj la iliaj rilatoj estas la plej gravaj duflankaj rilatoj en la mondo. Necesas plenforta kunlaboro de la du landoj ĉu por kreskigi la ekonomion, ĉu por respondi al tutmondaj defioj, ĉu por akceli la pacon, stabilecon kaj prosperon de Azi-Pacifiko kaj eĉ de la tuta mondo. Estas konkuro kaj kunlaboro inter Usono kaj Ĉinio, tamen la rilatoj inter la du landoj ne estas nul-suma ludo. La du partioj devas montri strategian antaŭvidon kaj konstrueman sintenon, disvolvi la interrilatojn, profundigi dialogon, akceli interfidon, fortigi kunlaboron, regi diverĝojn kaj benigne konkuri.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto