Vizitu Forumon

Sukcese finiĝis ekonomia dialogo kadre de 5a Ĉina-Usona Strategia kaj Ekonomia Dialogo

(GMT+08:00) 2013-07-12 10:18:45     Redaktoro:Ĝoja

La 11-an de julio en la usona ĉefurbo Vaŝingtono sukcese finiĝis ekonomia dialogo kadre de la 5a Ĉina-Usona Strategia kaj Ekonomia Dialogo. Nun bonvole aŭskultu raporton ĉi-flanke.

La dialogo temas pri "akcelo de la dulandaj ĉiuflankaj reciprokprofitaj ekonomiaj partneraj rilatoj reciprokrespektaj, kunlaboraj kaj kungajnaj". Ĉirkaŭ la temo en la lastaj du tagoj la du flankoj diskutis ĉefe pri plivastigo de komercaj kaj investaj kunlaboroj, akcelo de struktura reformado kaj kontinuigebla kaj ekvilibra evoluado kaj stabiligo kaj reformo de la financa merkato.

En la dialogo, la intertraktado pri ĉina-usona investa pakto estas atentata. Ĉina komerca ministro Gao Hucheng montris, ke ĝis nun la investo de usonaj kompanioj en Ĉinio superis 70 miliardojn da usonaj dolaroj, kaj la investo de ĉinaj kompanioj en Usono kalkuliĝis je pli ol 20 miliardoj da usonaj dolaroj. Li opiniis, ke en la estontaj 3 ĝis 5 jaroj la sumo de fremdlandaj kapitaloj uzotaj de Ĉinio estos malpli granda ol la sumo de ĉinaj investoj al aliaj landoj. Li diris:

"Tial, diskutado pri la investa pakto estas natura. Antaŭe ni faris multajn interkonsiliĝojn kaj intertraktadojn, klarigis bazajn klaŭzojn kaj kontrolis la enhavon. Tio kreis kondiĉojn por esenca intertraktado. Ni esperas, ke sur ĉi tiu bazo la du flankoj rapide komencos esencan intertraktadon."

La du flankoj ankaŭ interŝanĝis opiniojn pri stabiligo kaj reformo de la financa merkato. Vicestro de la Ĉina Popola Banko Yi Gang diris, ke la dialogo havas gravan signifon. Li diris:

"De post servado de la dulandaj novaj estraroj, la dulandaj financaj teamoj unuafoje faris la altrangan grandampleksan interkonsiliĝon. Tio montras la sinceran volon de la du landoj pri fortigo de kunaranĝo, interkomuniko de financaj politikoj kaj pri profundigo de kunlaboroj. Eble baldaŭ en interkonsento oni vidos la komunajn konojn."

En la jaro 2009 komenciĝis la sistemo de Ĉina-Usona Strategia kaj Ekonomia Dialogo, ĝi estas jara strategia dialogo inter la du landoj pri strategiaj, longtempaj kaj ĝeneralaj problemoj. En la lastaj 4 dialogoj Ĉinio kaj Usono akiris abundajn fruktojn.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto