Vizitu Forumon

Gravaj postenoj de egipta transira registaro estas preskaǔ difinitaj

(GMT+08:00) 2013-07-15 16:49:44     Redaktoro:Li Lu

La 14an de julio en prezidentejo, Mohamed M. El Baradei, gvidanto de egipta opozicio, ĵuris sian oficialan enoficiĝon kiel vicprezidento de la egipta transira registaro. Samtempe, sub la daǔra klopodo de Hazem el-Beblawi, ĉefministro de la transira registaro, la gravaj postenoj de la egipta transira registaro estas preskaǔ difinitaj.

Baradei promesis en la ĵura ceremonio, ke li penos protekti ŝtatan ordon, respekti konstitucian kaj juran aǔtoritaton, protekti ŝtatan sendependecon, teritorian integrecon kaj la popolajn interesojn.

Krome, laǔ raporto de oficiala novaĵ-agentejo Mez-Oriento, ĉefministro de transira registaro Beblawi jam komencis organizi novan kabineton. Nun, kanditatoj por ministro pri eksteraj aferoj kaj aliaj gravaj postenoj estas unuapaŝe difinitaj, laǔplane en la 16a aǔ 17a de julioplenumiĝos la organizado de la kabineto. Beblawi proponis Ahmad Galal kiel kandidaton por financa ministro. Laǔ alia raporto, Nabil Fahmy, eksambasadoro de Egiptio en Usono, jam akceptis la inviton por esti ministro pri eksteraj aferoj.

La transira registaro de Beblawi sin dediĉas al la organizado de tolerema kabineto, kiu povas inkludi membrojn de la Moslema Frateco, sed la Moslema Frateco manifestis nenian dankemon. Post la detronigo de Mohamed Morsi, la Moslema Frateco rigardis la armeon kiel uzurpanton kaj ili multfoje diris, ke ili neniam faros traktadon kun la transira registaro subtenata de la armeo.

Iu informo diris, ke egipta registaro provas serĉi subtenon de alia grava islamana forto, la konservativa partio Salafist Nour. La partio kunlaboris kun Mohamed Morsi, sed en manifestacioj de la fino de junio, la partio staris kontraǔ Morsi kaj subtenis agadon de la armeo por malorganizi la regpotencon de Morsi.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto