Vizitu Forumon

Meksiko, la plej korpulenta lando

(GMT+08:00) 2013-07-15 09:59:05     Redaktoro:Xiong Linping

La 8an de julio la brita ĵurnalo Daily Mail raportis, ke la komunikaĵo publikigita de Unuiĝintaj Nacioj rimarkigas, ke Meksiko, anstataŭ Usono, jam fariĝis la plej korpulenta lando en la mondo.

Laŭ la komunikaĵo, la korpulentula proporcio de Meksiko estas 32,8%, dum tiu de Usono, 31,8%. La antaŭaj dek landoj plej korpulentaj ampleksas ankaŭ jenajn: Sirio(31,6%), Venezuelo (30,8%), Libio (30,8%), Trinidado k Tobago (30%), Vanuatuo, Irako, Argentino kaj Turkio.

Aliparte, la proporcio de superpezaj loĝantoj en Samoo sub Usono sur Pacifiko atingas 95%.

La Komunikaĵo montras, ke ĉ. 70% de la meksikaj plenkreskuloj superpezas. La kialo, kiu estigas meksikanojn dikventraj, estas en tio, ke ili longe sidas laborante, prenas manĝaĵojn alte grasajn, kaj simile. Dum en 1989 la superpeza proporcio de la meksikaj plenaĝuloj ne atingis 10%. Kompare kun siaj antaŭuloj, nunaj meksikanoj preferas preni manĝaĵojn prilaboritajn, ol nutraĵojn el grenoj kaj legomoj.

La Meksika Asocio pri Dietistiko diris: "Estas plej terure, ke infanoj nun estas obezaj." Fakulo asertis, ke al la superpezaj infanoj de kvar kvinonoj estos malfacile liberiĝi de la ĝeno de superpezo dum la tuta vivo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto