Vizitu Forumon

Ali-landaj mediatoj donas atenton al malrapidiĝo de ĉina ekonomia kresko

(GMT+08:00) 2013-07-16 17:10:26     Redaktoro:Li Lu

La 15an de julio laǔ statistiko de la ĉina Nacia Statistika Buroo, en la unua duono de la jaro 2013, la ĉina malneta enlanda produkto atingis 24800,9 miliardojn da juanoj, pliiĝante je 7,6% kompare kun tiu de la sama periodo de la pasinta jaro. Post la publikigo de la statistiko, ali-landaj mediatoj donas atenton al ĝi.

Brita Brodkasta Kompanio diris, ke kvankam en la dua trimestro, la kresko de la ĉina ekonomio estis malrapida ol en la unua, tamen ĝi ankoraǔ plenumis la celon de la ĉina registaro.

Brita ĵurnalo Financial Times juĝis, ke ĉinaj novaj gvidantoj pli alte taksas reformadon en profundaj tavoloj sed ne mallongan stimulon.

Ĵurnalo de Brazilo publikigis artikolon kaj citis diron de Octavio, direktoro pri ekonomia esplorado de brazila banko Bradesco, "kvankam la indico de la ĉina malneta enlanda produkto defalis, tamen ĝi ankoraǔ konformis al la merkata anticipo, samtempe, ĝi ankaǔ altigis atendojn de eksterlandaj merkatoj."

La 15an de julio the Wall Street Journal de Usono publikigis raporton kun la titolo "Malrapidiĝo de ĉina ekonomia kresko influas la tutan mondon". Multaj usonaj mediatoj kaj kleruloj opiniis, ke la malrapidiĝanta kresko de ĉina ekonomio estas provo al struktura reformado, prezentita de ĉinaj gvidantoj.

Samtempe, en la 15a de julio, usona akcia merkato estis ne multe influita de ĉina plej nova ekonomia statistiko.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto