Vizitu Forumon

Inaǔguriĝis la Unua Pekina Internacia Junulara Turisma Festivalo

(GMT+08:00) 2013-07-17 17:18:42     Redaktoro:Li Lu

La 16an de julio pli ol 400 junuloj el Ĉinio, Usono kaj Meksiko kolektiĝis en Pekino kaj partoprenis en la inaǔgura ceremonio de la Unua Pekina Internacia Junulara Turisma Festivalo. Kiu estas la plej konvena pekina itinero por junuloj? Kio estas la ĉarmo de Pekino en la fotoj faritaj de junuloj? La respondoj estos publikigitaj dum la festivalo. Jen estas detalaj informoj.

La Granda Muro, la Imperiestra Palaco, la Tian'anmen-placo estas la unuaj elektoj de multaj vizitantoj al Pekino. Sed ĉu vi scias kio estas la plej ŝatata vidindaĵo de junuloj? Pluraj junuloj respondis la demandon:

(sono 1 )

"Mi plej ŝatas Houhai proksima al sonoril-tambura turo, en diversaj sezonoj, ĝi prezentiĝas en diversaj aspektoj, mi ankaǔ ŝatas rajdi sur biciklo ĉirkaǔ Houhai."

"Mi ŝatas la ĉirkaǔurbajn regionojn de Pekino, ekzemple, Huairou, Miyun, ktp, mi povas sperti la vivon de kamparanoj tie."

Mi Jia venas el Meksiko, ŝi ŝatas la artan distrikton 798.

(Sono 2)

"La arta distrikto 798 estas speciala loko, ĝi kolektas diversajn kulturojn el diversaj landoj, estas tre bonega."

Trovado de apartaj turismaj resursoj pri vidaĵo, bongustaĵo, aĉeto kaj amuzo kaj ekspluatado de novaj ludrimedoj de tradiciaj vidaĵoj, estas unu el la ĉefaj enhavoj de ĉifoja festivalo. Krome, dum ĉifoja festivalo oni ankaǔ aranĝos konkursojn pri fotoj kaj mikrovideaĵoj kaj varbos junulojn sperti la premiitajn turismajn itinerojn.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto