Vizitu Forumon

Pli ol ses milionoj da ĉefteraj turistoj faris viziton al Taiwan

(GMT+08:00) 2013-07-18 17:11:03     Redaktoro:Li Lu

La 18a de julio estas la 5-a datreveno de la malfermo de Taiwan al la ĉefteraj turistoj. En la pasintaj 5 jaroj, pli ol ses milionoj da ĉefteraj turistoj faris viziton al Taiwan, tio ne nur efektivigis la sonĝon de la ĉinaj ĉefteraj turistoj por viziti Taiwan, sed ankaǔ donis altan ekonomian profiton al Taiwan kaj antaǔenpuŝis la interŝanĝon de sentoj inter la du bordoj de Taiwan-markolo. Jen estas detala raporto

En julio de 2008, Taiwan malfermis sin al la turistoj el la ĉina ĉeftero, tio ŝanĝis la historion de soldirekta turismo de la du bordoj de Taiwan-markolo. En la pasintaj kvin jaroj, la ĉeftero 3-foje donis permeson al sume 31 provincoj por fari viziton al Taiwan. Ĝis la 5a de julio ĉijare, 5,79 milionoj da ĉefteraj popolanoj iris al Taiwan por fari grupan viziton, 210 miloj da homoj faris memservan viziton.

Kune kun la profundiĝo de la du bordaj interŝanĝoj, aperis distingeblaj karakterizoj en la turismaj formoj prezentiĝis distingeblaj specialoj, Li Meng, ĝenerala direktoro de Ĉina Internacia Turisma Kompanio, konigis,

"Taiwan jam fariĝas unu el la plej popularaj turismaj celoj, laǔ la statistiko, ĉiujare nombro de turistoj kreskas je pli ol 20%. "

En la pasintaj kvin jaroj, pli kaj pli multaj ĉefteraj turistoj faris viziton en Taiwan, ili adoptis freŝan viglecon al turisma industrio kaj koncernaj industrioj de Taiwan. Laǔ la plej nova statistiko de turisma departemento de Taiwan en la 15a de julio, la turisma enspezo de Taiwan en la pasinta jaro atingis 11,769 miliardojn da usonaj dolaroj, la averaĝa taga konsumo de ĉeftera turisto estas 265 usonaj dolaroj (1 600 juanoj), okupate la unuan lokon de konsumado de turistoj en Taiwan.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto