Vizitu Forumon

Palestino prokrastas sian proklamon pri reveno al pacintertraktado aǔ ne

(GMT+08:00) 2013-07-19 17:10:19     Redaktoro:Li Lu

Nun vaste cirkulas la informo de tio, ke usona ŝtata sekretario John Kerry, vizitanta en la jordania ĉefurbo Amano, proklamos en la 19-a de julio la restartigon de la pacintertraktado inter Palestino kaj Israelo, tamen palestinaj gvidantoj, post diskuto en la 18-a de julio, decidis prokrasti sian proklamon, ĉu ĝi revenos al la intertraktado. Tio malebligas la restartigon de la pacintertraktado en la sekva tago.

Tagmeze de la 18a de julio laǔ la loka tempo, palestina prezidento Mahmoud Abbas kaj aliaj ĉefaj gvidantoj de Palestino okazigis urĝan kunvenon. En la kunveno Abbas prezentis detalojn pri sia interparolo kun usona ŝtata sekretario John Kerry, ili ankaǔ diskutis pri la nova plano de Kerry. Post la kvar-hora kunveno, palestinaj gvidantoj decidis, ke ili prokrastas sian prokramon, ĉu Palestino revenos al pactraktado aǔ ne. Krome, Palestino jam establis specialan konsilion, kaj ĝi okazigos kunvenon en la 19a de julio por pluapaŝe diskuti pri koncernaj problemoj de pacintertrakto inter Palestino kaj Israelo.

Nun, John Kerry faras sian 6an viziton en Amano, ĉefurbo de Jordanio. Ĝis nun, lia nova plano ankoraǔ ne estas publikigita, sed iu mediato kaj oficisto malkovris kelkajn enhavojn de la plano. Laǔ diro de Amin Maqbool, altranga oficisto de Fatah, Mahmoud Abbas kaj John Kerry jam atingis unuanimon por fari intertrakton surbaze de tio, ke Palestino kaj Israelo agnosku la landlimon antaǔ la 1967a-jara milito, Israelo liberigu palestinajn malliberulojn kaj ĉesigu la konstruadon de judaj loĝejoj. Samtempe li diris, ke li esperas, ke Kerry kaj Abbas povos publikigi skriban deklaron pri sia interkompreniĝo.

Kvankam la venonteco de la pacintertrakto inter Israelo kaj Palestino estas maloptimisma, tamen Palestino esprimis, ke ĝi ne komplete neis la novan planon de Kerry.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto