Vizitu Forumon

Ĉinio ne lanĉos plu grandskalan ekonomi-stimulan politikon

(GMT+08:00) 2013-07-22 17:27:14     Redaktoro:Xu Yunying

Lastatempe ĉina financa ministro Lou Jiwei reasertis en la konferenco de financaj ministroj kaj centrabankaj estroj el membroj de la Grupo 20, ke la ĉina registaro akcelos la kreskon kaj dungadon per reformado anstataŭ per grandskala ekonomi-stimula politiko.

Li diris en la konferenco, ke en la unua duono de la kuranta jaro, la ĉina ekonomio kreskis per 7,6%, kaj 7,32 milionoj da urbanoj nove dungiĝis; kvankam la ekonomia kresko iom malrapidiĝis, tamen ĝenerale estas bona la dungado. La ĉina registaro ne lanĉos grandskalan ekonomi-stimulan politikon same kiel en la jaro 2008, sed ĝi akcelos la kreskon kaj dungadon per la reformado, kiu celas antaŭenigi restrukturadon kaj urbanizon kaj bone ludigi la internan rolon de la merkato.

Oni konjektis, ke Ĉinio ne lanĉos plu grandskalan ekonomi-stimulan politikon nek grandamezure reduktos imposton, ĉu tio signifas, ke Ĉinio retiriĝos el pozitiva financa politiko? Pro tio, Wang Jun, vicestro de la konsultiĝa kaj esplora departemento de centro pri internacia ekonomia interŝanĝo de Ĉinio, montris, ke ankraŭ estas klara la direkto de la financa politiko lanĉota de Ĉinio.

En la kunveno pri ekonomia dialogo sub la 5-a Ĉina-Usona Strategia kaj Ekonomia Dialogo, Lou Jiwei diris, ke ĉijare Ĉinio ne lanĉos plu grandskalan ekonomi-stimulan politikon, kaj li refoje reasertis tion en la ferma ceremonio de la kunveno de financaj ministroj kaj centrabankaj estroj de G20 en la 20-a de julio. Wei Liang, esploristo de esplorejo pri monda ekonomio de esplorinstituto pri moderna internacia rilato de Ĉinio, opiniis, ke tio ne nur montras, ke Ĉinio kaj Usono atingis komprenon kaj akordon, sed ankaŭ utilas al la disvastigo de spaco por la internacia ekonomio.

Nun malrapidiĝas kresko de la ĉina ekonomio, Wei Liang opiniis, ke ĉiu, ĉu la ekonomia stadio ĉu la industria strukturo, povas decidi, ke la ĉina ekonomio stabile kaj relative rapide kreskos plu. Li diris, ke grandskala ekonomi-stimula politiko ne estas taŭga por ĉiuj periodoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto