Vizitu Forumon

Kvar knabinoj seksperfortitaj en Barato

(GMT+08:00) 2013-07-22 15:34:36     Redaktoro:Xiong Linping

Laŭ la raporto de la brita ĵurnalo Daily Mail en la 15a de julio, lastatempe bando da armitaj personoj surprize atakis filantropian domon por infanoj en barata vilaĝo. Ili forrabis kaj seksperfortis 4 knabinojn, kiuj aĝas 12 ĝis 14 jarojn. Tiu ĉi malica kolektiva seksatenco vekis grandan sensacion en Barato.

La loka polico rakontis, ke 20 viroj tenantaj armilojn en la mano trudis sin en la filantropian domon por infanoj; ili forrabis la 4 knabinojn kaj seksatencis ilin. La polica estro Y. S. Ramesh asertis, ke la suferigitaj knabinoj ĉiuj devenas de la tribo Paharia; ili nun restas en hospitalo por esti kuracataj. La 20 krimaj suspektatoj estas forkurintaj, kaj nun la polico estas ilin persekutanta.

La lastan duonjaron en Barato konstante okazis malica seksperforto. En Nov-Delhio okazis 806 seksperfortaj kazoj nur dum la antaŭa duonjaro de 2013, eĉ pli multaj ol en la tuta jaro de 2012 (706 kazoj). Decembre de 2012 iu 23-jara studentino estis kolektive seksperfortita ĝis morto en publika buso kontraŭleĝe entreprenanta, kaj la evento kaŭzis landskalan protestadon. Maje de la kuranta jaro en la subŝtato Madjapradeŝo svisa vojaĝantino estis amase seksviolentita de 6 viroj. En la komenco de junio 21-jara irlanda turistino estis seksatencita en Kalkuto. Kaj nur unu tagon poste 3 viroj grupe seksperfortis 30-jaran usonan virinon, kiam ŝi prenas senpage aŭtomobilon en Bombajo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto