Vizitu Forumon

Tertremo mortigis 94 homojn en Gansu

(GMT+08:00) 2013-07-23 17:18:59     Redaktoro:Xu Yunying

Laŭ statistiko de la oficejo de Gansu-provinca komandejo por la batalo kontraŭ tertremo, la 6,6-magnituda tertremo, kiu okazis je la 18a horo de la 22a de julio inter la gubernioj Minxian kaj Zhangxian de la provinco, suferigis 123 mil homojn en Dingxi, Longnan, Tianshui, Baiyin, Linxia kaj Gannan; 94 homoj mortis, 1 perdiĝis, pli ol 800 homoj vundiĝis, kaj 31 600 homoj estis urĝe evakuitaj. Nun tutflanke komenciĝis la helpa laboro. Do, bonvole aŭskultu la detalan raporton!

Vespere de la 22-a de julio okazis la unua novaĵ-publikiga konferenco pri la tertremo. Oni konigis la situacion pri la perdo kaj savado. Zhang Yidu, vicĉefkomandanto de la Dingxi-a komandejo por la batalo kontraŭ tertremo, diris, ke nun la ĉefa laboro estas serĉado kaj aranĝo de la vivo de suferantoj.

Post la tertremo, pli ol 1 800 soldatoj, policanoj kaj fajrobrigadanoj atingis la trafitajn regionojn kaj komencis la serĉadon, kaj ankaŭ pli ol mil kadroj sin ĵetis en la laboro. Zhang Cunyi, politika komisaro de la Gansu-provinca fajrobrigado diris al raportisto, ke la fajrobrigado jam savis 27 homojn, 22 el ili vundiĝis kaj 5 mortis. Li diris, ke en la oraj 72 horoj ili faros la plejeblon por savi suferantojn kaj posedaĵon.

Departementoj de ŝoseo, elektroprovizo kaj komuniko intense laboras por rapide renormaligi la servojn. Nun duono de la tertrem-trafitaj lokoj denove ricevas elektron, kaj la komunika reto ĝenerale funkcias normale. Ĝis la 6-a horo matene de la 23-a de julio estis malfermitaj ĉiuj ŝoseoj inter vilaĝoj en la trafitaj regionoj.

La tertremo suferigis pli ol 120 mil homojn kaj nun pli ol 30 mil homoj estis urĝe evakuitaj. La Ministerio de Civilaj Aferoj asignis al la provinco Gansu 10 mil tendojn, 30 mil vatitajn litkovrilojn, 5 mil faldeblajn litojn kaj 10 mil dormosakojn. La provinco Gansu asignis 5 milionojn da juanoj por savado kaj transportis manĝaĵojn kaj akvon al la trafitaj regionoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto