Vizitu Forumon

Ĉinio kaj Britio fortigos kunlaboron en invest-financa kampo

(GMT+08:00) 2013-07-24 16:43:11     Redaktoro:Xu Yunying

Kun la rapida disvolviĝo de la ĉina ekonomio, ankaŭ disvastiĝas la skalo de ĉina eksterlanda investo. Kiel matura cellando de investado, Britio altiras atentojn de pli kaj pli multaj entreprenoj de Ĉinio. La dulandaj kunlaboroj en la invest-financa kampo estos fortigitaj. Do, bonvole aŭskultu la detalan rapoton!

Por helpi ĉinajn entreprenojn pli bone iri en Brition, ĉina Ŝtata Komisiono pri Nacia Disvolvo kaj Reformado kaj brita koncerna departemento estas kompilantaj la libron "Gvidlibro pri Investado de Ĉinaj Entreprenoj en Britio". La 23-an de julio Mark Boleat, prezidanto de londona politika kaj riĉfonta komisiono, bonvenigas la laboron.

Mark Boleat diris, ke Londono havas intensajn kunlaborojn kun Ĉinio kaj ĝia financa kampo, kaj Londono volas plu fortigi la rilatojn en multaj kampoj.

Boleat diris, ke gravaj laboroj inkluzivas subteni Londonon fariĝi la centro de aferoj de Renminbi, instigi ĉinajn entreprenojn fari investon en Britio kaj subteni la disvolviĝon de ĉina kapitalmerkato. Ĉiuj tiuj rimedoj portos grandajn ŝancojn al la duflankaj komerco kaj investo.

Wu Jiansheng, vicestro de eksterlanda ekonomia esplorinstituto sub ĉina Ŝtata Komisiono pri Nacia Disvolvo kaj Reformado, kiu repondecas pri la konpilado de la libro "Gvidlibro pri Investado de Ĉinaj Entreprenoj en Britio", diris, ke la ekonomio de Ĉinio kaj Britio havas siajn avantaĝojn, kaj la dulandaj kunlaboroj havas vastan perspektivon.

Wu Jiansheng montris, ke kun la profundiĝo de la ekonomia kaj komerca rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropo, eŭropa merkato jam estas la grava celloko de la eksterlanda investo de ĉinaj entreprenoj. Per matura komerca medio, Britio fariĝas la unua elektita lando por ĉinaj entreprenoj eniri en Eŭropon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto