Vizitu Forumon

Sud-sudana prezidento eksigis kabineton

(GMT+08:00) 2013-07-25 16:39:10     Redaktoro:Xu Yunying

Vespere de la 23-a de julio laŭ la loka tempo sud-sudana prezidento Salva Kiir Barnaba subite deklaris eksigi vicprezidenton Riek Machar kaj malorganizi kabineton, kiu rilatas al 29 ministroj. Informiĝinte pri tio, la sud-sudana popolo eksplodis en murmurego, kaj la internacia komunumo estas maltrankvila pri la estonteco de la juna ŝtato. Do, bonvole aŭskultu la detalan raporton!

La novaĵo estis publikigita per la sud-sudana Nacia Televido en la sama vespero. Samtempe Kiir deklaris redukti registarajn ministeriojn de 29 ĝis 18, tamen li ne menciis la konkretajn ministeriojn. Nun ĉiuj registaraj ministerioj estas portempe direktataj de vicministroj. La sud-sudana registaro ne klarigis kaŭzon de la decido de Kiir. Ĝi nur firme asertis, ke antaŭ la nomumo de novaj ministroj, la registaro povas konservi la normalan funkciadon.

Ankaŭ Pagan Amum, ĉefreprezentanto de la paca intertraktado inter Sud-Sudano kaj Sudano, estis senigita je la ofico kiel ĝenerala sekretario de Sudana Popola Liberiga Movado.

Plifrue jam aperis la famo, ke estas rivalado inter prezidento Kiir kaj vicprezidento Machar. Oni ĝenerale opinias, ke fakte la rimedo de Kiir estas la rezulto de la batalo kun aliaj altrangaj gvidantoj sub estrado de vicprezidento Machar.

Ĝis nun, la rimedo de Kiir kaŭzis neniun seriozan tumulton en Sud-Sudano, tamen ĝi vekis grandan veglatentemon de la internacia komunumo. Restas malfermitaj la oficejoj de Unuiĝintaj Nacioj kaj fremdlandaj helpaj organizoj en Sud-Sudano.

Analizistoj opinias, ke se Sud-Sudano ne prenos efikajn respondajn rimedojn, la malorganio de la kabineto eble splitos la regantan partion "Sudana Popola Liberiga Movado" en kelkajn frakciojn, kaj tio kaŭzos la socian malkvieton kaj ankaŭ pliiĝon de la diverĝoj inter triboj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto