Vizitu Forumon

Egipta armeo kaj Islama Frateco alvokis al siaj subtenantoj fari manifestacion

(GMT+08:00) 2013-07-26 16:59:50     Redaktoro:Xu Yunying

La 26-an de julio laŭ la loka tempo, por respondi la alvokon de la egipta defenda ministro Abdel-Fattah el-Sisi, egiptoj subtenantaj transiran planon de la armeo okazigos grandskalan manifestacion por subteni la batalon de armeo kontraŭ terorismo kaj perfortaĵo. Aliflanke, ankaŭ subtenantoj de Islama Frateco okazigos manifestacion kun partopreno de miliono da egiptoj. Do, bonvole aŭskultu la detalan raporton!

Estas en preparado la "kontraŭterorisma" manifestacio en la 26-a de julio. Laŭ plano la civitanoj subtenantaj la armeon faros manifestacion en placoj de diversaj lokoj post la fino de kolektiĝa ceremonio en tiu ĉi tagmezo, por subteni la alvokon faritan de la egipta defenda ministro Abdel-Fattah el-Sisi en la 24-a de julio, kio estas rajtigi armeon kaj sekurecan departementon batali kontraŭ terorismo kaj perfortaĵo kaj prezenti volon de egiptoj al la tuta mondo.

Lastatempe ankaŭ intensigas aktivadon Islama Frateco. La 25-an de julio la plej alta gvidanto de Islama Frateco Mohammed Badie, persekutata de la armeo, publikigis deklaron kun severa esprimo, dirante, ke el-Sisi kondutas kiel la plej alta gvidanto de Egiptio kaj lia krimo estas pli serioza ol la disfaligo de Ka'bah en Mecca. Tiutage subite aperis eksĉefministro Hisham Kandil. En video sur retejo Kandil neis, ke la armeo informis Morsy antaŭ la publikigo de la deklaro, kaj postulis al la armeo liberigi membrojn de Islama Frateco arestitajn depost la 30-a de junio, nuligi la justican enketon kaj financan frostigon kontraŭ ili, komenci la sendependan enketon pri la sanga evento kaj fini la propagandan ofensivon kontraŭ Islama Frateco.

Antaŭe, la Nacia Alianco de Subteno al Laŭleĝeco gvidata de Islama Frateco kondamnis la parolon de el-Sisi instigi la internan militon, kaj publikigis la planon, ke ĝi organizas pli ol 30 manifestaciojn en Kairo en la 26-a de julio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto