Vizitu Forumon

Ĉinio kaj EU venis en akordon pri prezopromeso rilate fotovoltaaĵojn

(GMT+08:00) 2013-07-29 16:44:05     Redaktoro:Lina

La 27an de julio, Ĉina Komerca Ĉambro de Importado kaj Eksportado de Elektronikaj Produktaĵoj anoncis, ke ĉina fotovoltaa industrio kaj Eŭropa Komisiono venis en akordon pri prezo-promeso rilate komercan disputon de ĉinaj fotovoltaaĵoj eksportitaj al EU. Fakuloj opinias, ke solvo de la komerca froto kun la plej granda sumo inter Ĉinio kaj EU estas ambaŭgajniga. Al ĉinaj fotovoltaaj entreprenoj la rezulto estas bonvena. Nun bonvole aŭskultu detalan raporton!

Laŭ rezulto de la intertraktado, Ĉinio promesas, ke ĉinaj fotovoltaaĵoj eksportotaj al EU vendiĝu je la prezo pli alta ol iu minimuma, fiksu detalan limtempon kaj la kvanto de ĉiujare eksportotaj komponantoj estu limigita. Kiel interŝanĝo, EU ne alprenu kontraŭdumpingajn rimedojn rilate ĉinajn fotovoltaaĵojn.

Shen Danyang, proparolanto de la ĉina Ministerio de Komerco, jesis la prezopromeson. Li diris: "La komerca sumo inter Ĉinio kaj EU estas granda. Komercaj frotoj estas normalaj. Oni devas racie trakti. EU estas la plej granda merkato por ĉinaj fotovoltaaĵoj. Solvo de la komerca froto per dialogo kaj interkonsiliĝo utilas al la komercaj rilatoj kaj komunaj interesoj de la du flankoj."

Li diris ankaŭ, ke la komerca froto de fotovoltaaĵoj estas froto kun la plej granda sumo inter Ĉinio kaj EU, racia solvo de la komerca froto utilos al sana kaj stabila evoluo de la tutmonda purenergia industrio.

Al ĉinaj fotovoltaaj entreprenoj bonvena estas atingo de la prezopromeso. Liang Tian (梁田), respondeculo de Yingli, unu el la plej grandaj fotovoltaaj entreprenoj de Ĉinio, diris, ke Ĉinio kaj EU ambaŭ volas vidi la rezulton.

Kvankam prezo-promeso estas granda premo por ĉinaj entreprenoj, tamen kompare kun la kontraŭdumpinga imposto je 47,6%, la prezo-promeso estas relative akceptebla. Fakulo Liu Xu opinias, ke prezo-promeso estas senhelpa elekto kaj influos kvoton de eksportado de ĉinaj fotovoltaaĵoj, tamen ĝi ankoraŭ estas relative favora elekto por ĉinaj entreprenoj.

Karaj amikoj, supre temis pri tio, ke Ĉinio kaj EU venis en akordon pri prezopromeso rilate fotovoltaaĵojn. Koran dankon pro via aŭskulto!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto