Vizitu Forumon

SIM-karteto kun danĝera difekto

(GMT+08:00) 2013-07-29 14:37:25     Redaktoro:Xiong Linping

La Internacia Telekomunika Unio (ITU) antaŭ nelonge sendis averton al ĉiuj poŝtelefonaj operaciantoj en la mondo: en la SIM-kartetoj de 75 milionoj da tutmonde poŝtelefonaj uzuloj ekzistas difekto, per kiu hakero povas en unu minuto invadi SIM-karteton kaj ricevi individuajn datumojn de poŝtelefona uzulo. Kaj interalie, hakero en kelkaj minutoj povas plenumi neleĝan transakcion en la poŝtelefono invadita.

Karsten Nohl estas germana malĉifristo. Li asertis, ke en ĉiu SIM troviĝas unu sola ĉifro, kiu sin kaŝas en kurtmesaĝo. Per tiu ĉi ĉifro oni povas entute tele-manipuli ies poŝtelefonon. Li diris: "Ni, hakeroj, estus kvazaŭ la SIM-karteto en via poŝtelefono, kaj povas ion ajn fari en ĝi, same kiel vi mem. Se en via poŝtelefono ekzistus kreditkarta numero, ni ankaŭ povus ĝin ekscii."

Tiu difekto povus esti ekspluatata de montrompanto aŭ de monitoranto. Karsten Nohl atentigis: "Ni povas instali programon en via poŝtelefono kaj entute tele-manipuli vian aparaton. Ni povas gvati vin, ekscii vian kaŝan ĉifron, legi vian kurtmesaĝon, kaj tiel simile."

Karsten Nohl estas "konscienca hakero". Li trovis la difekton kaj poste raportis sian trovon al koncernaj kompanioj. Li esperis, ke oni solvu la problemon antaŭ ol okazis krimo."

Sed ne ĉiuj SIM-kartetoj havas tiun mankon. Post la esplorado pri pli ol mil SIM-kartetoj li konstatis, ke en la tuta mondo ĉ. 75 milionoj da uzuloj restas en danĝero. Multaj kompanioj konfesis la ekziston de la difekto kaj promesis ĝin nuligi. Estas feliĉe, ke ĝis nun neniu krimulo trovis la difekton.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto