Vizitu Forumon

Ĉinio revizios ŝuldon de lokaj registaroj

(GMT+08:00) 2013-07-30 16:15:16     Redaktoro:Lina

La 29an de julio, Ĉina Nacia Revizia Oficejo informis: "Postulate de la Ŝtata Konsilio, la Oficejo revizios la registaran ŝuldon." Oni ligas reviziadon de la registara ŝuldo kun la peto de usona industria urbo Detrojto pri bankrota protekto, kaj maltrankviliĝas pri ebleco de bankroto de ĉinaj lokaj registaroj. Wang Yongjun, profesoro de Centra Universitato de Financo kaj Ekonomiko, opinias, ke konsidere malsamecon de la dulandaj statoj, tia maltrankvilo estas troiga, kaj ke ne ekzistas ebleco de bankroto de ĉinaj lokaj registaroj. Nun bonvole aŭskultu!

Ĉi-foje la tutlanda revizio ekos en la 1-a de aŭgusto kaj koncernaj institucioj deradike taksos la ŝuldon de diversnivelaj registaroj.

Profesoro Wang Yongjun diris, ke la lasta ampleksa revizio jam estis antaŭ 2 jaroj, estas necese por diversnivelaj registaroj havi pli detalajn kaj kompletajn statistikojn pri la ŝuldo, tial ĉi-foja revizio estas signifoplena.

Junie, la Oficejo publikigis revizian rezulton de 36 specimenaj urboj. La statistiko manifestas, ke en la jaro 2012 aldone de garantiaj ŝuldoj, la plej alta ŝulda rilatumo de tiuj specimenaj urboj estis 219,57%. Antaŭ dekkelkaj tagoj, usona industria urbo Detrojto oficiale petis bankrotan protekton kaj fariĝis la usona plej granda urbo petinta bankrotan protekton. Nemalmultaj homoj maltrankviliĝas, ke kvankam neniam estiĝis "bankroto" de loka registaro en Ĉinio, tamen eble pliiĝos ŝuldo de la lokaj registaroj. Profesoro Wang Yongjun opinias, ke la maltrankvilo estas "troiga", en Ĉinio ne eblas registara bankroto, ĉar la ĉina sistemo estas tute malsama ol la usona.

Wang Dehua, fakulo de Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj, diris, ke laŭ la revizia rezulto en junio, la ŝuldo de la lokaj registaroj en la lastaj 2 jaroj kreskis nur je 13%. Liaopinie, fakte la usona ŝuldo pli seriozas ol tiu de ĉinaj lokaj registaroj.

Karaj amikoj, supre temis pri tio, ke Ĉinio revizios ŝuldon de lokaj registaroj. Koran dankon pro via aŭskulto!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto