Vizitu Forumon

Aperis briloj en mezorienta paca intertraktado

(GMT+08:00) 2013-07-31 16:25:55     Redaktoro:Lina

Karaj amikoj, en la 30a de julio laŭ la loka tempo, usona ŝtata sekretario John Kerry anoncis, ke Palestino kaj Israelo konsentis refoje renkontiĝi en la venontaj 2 semajnoj kaj profunde diskuti pri reekigo de la mezorienta paca intertraktado. Reprezentantoj de Israelo kaj de Palestino promesis, ke ĉiuj diskutotaj temoj estos en la kadro de la paca intertraktado. Nun bonvole aŭskultu!

Post dutaga diskuto, reprezentantoj de Palestino kaj de Israelo finis la preparan parolon tagmeze de la 30a de julio en Vaŝingtono. En la posta gazetara konferenco, usona ŝtata sekretario John Kerry, kiel mediacianto, anoncis, ke ambaŭ flankoj konsentis komenci la oficialan intertraktadon en la venontaj du semajnoj.

John Kerry informis, ke Palestino kaj Israelo konsentis, ke ĉiuj demandoj povas esti diskutataj sur la tablo inkluzive de la plej tiklaj, ekzemple, landlimo, statuso de Jerusalemo, israelaj setlejoj sur la okupata teritorio kaj reveno de palestinaj rifuĝintoj.

Saeb Erekat, palestina ĉefreprezentanto, ĝojis, ke ĉiuj detaloj koncerne starigon de la palestina ŝtato estas en la kadro de la paca intertraktado. Li diris: "La palestina popolo multege suferas. Jam estas la tempo, ke la palestina popolo havu pacan, liberan kaj dignan vivon en sia sendependa lando."

Israela ĉefreprezentanto Tzipi Livni montris, ke finfine aperis briloj de la paca intertraktado post multjara stagno, tamen tio ankoraŭ ne sufiĉas.

En la venontaj 9 monatoj, Palestino kaj Israelo faros sekretan intertraktadon. John Kerry estas la unika homo, kiu estas rajtigita povi publikigi koncernajn informojn. John Kerry akcentis, ke la eventuala celo de la paca intertraktado estas fini konfliktojn kaj disputojn.

Karaj amikoj, supre temis pri tio, ke aperis briloj en la mezorienta paca intertraktado. Koran dankon pro via aŭskulto!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto