Vizitu Forumon

Ne ŝanĝiĝos ĉina defensiva nacidefenda politiko

(GMT+08:00) 2013-08-01 16:25:54     Redaktoro:Lina

La 1a de aŭgusto estas la 86a datreveno de fondiĝo de la Ĉina Popola Liberiga Armeo. La ĉina armeo iompostiome evoluas al la moderna kaj fariĝis la grava forto por konservi la mondan pacon. Responde al la ekstera dubo pri kresko de la ĉina milita forto, ĉina defenda ministro Chang Wanquan reasertis, ke Ĉinio senŝanceliĝe plenumos defensivan nacidefendan politikon. Jen detala raporto!

Antaŭ la 86a datreveno, ĉina packonserva trupo al sudana Darfuro faris simulan ekzercon kun la kodo "Bluŝilda Misio". La packonserva agado en sudana Darfuro estas nur miniaturo de aktiva partopreno de la ĉina armeo en la internaciaj aferoj. La figuro de ĉinaj armeanoj pli kaj pli multe aperas sur la internacia scenejo. El la vidpunkto de eksterlandanoj, la ĉina armeo, iam mistera, fariĝis malferma kaj travidebla, ĉu en packonserva agado de UN, ĉu en eskortado en la Adena Golfo, ĉu en la komuna trejniĝo.

Ĝis nun, la ĉina armeo starigis militajn rilatojn kun pli ol 150 landoj kaj faris pli ol 60 komunajn trejniĝojn kun alilandaj armeoj. Antaŭ nelonge, la ĉina registaro decidis ekspedi proksimume 400 armeanojn al la stabiliga misio de UN en Malio. Reage al la ekspedo, Geng Yansheng, proparolanto de la ĉina Ministerio de Nacidefendo, diris: "Unuafoje la ĉina armeo sendis sekurigan trupon por packonserva agado. Tio reflektas la aktivan klopodon de Ĉinio plenumi sian internacian devon kaj konservi la mondan pacon kaj stabilecon."

Kvankam la ĉina armeo restas singarda kaj racia, tamen ĉe la oreloj ankoraŭ estas dubo de la ekstero pri ekspansio de la ĉina milita forto. En la akceptado por la 86a datreveno de fondiĝo de la Ĉina Popola Liberiga Armeo, ĉina nacidefenda ministro Chang Wanquan reasertis, ke Ĉinio senŝanceliĝe plenumos defensivan politikon.

Li diris ankaŭ, ke strebo al paco, evoluo, kunlaboro kaj ambaŭgajno estas la komuna kono de la tutmonda popolo, sed la mondo estas ne paca, Ĉinio ludos pozitivan rolon sur la kampoj de internaciaj politiko kaj sekureco.

Karaj amikoj, koran dankon pro via aŭskulto!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto