Vizitu Forumon

Rusio aprobis politikan azilon de Edward Snowden

(GMT+08:00) 2013-08-02 15:39:33     Redaktoro:Lina

La 1-an de aŭgusto, rusa advokato Anatoly Kucherena, kiu donas profesian helpon al Edward Snowden, malkaŝinto de la usona kontrola projekto Prismo, konfirmis, ke Edward Snowden jam havis licencon de provizora politika azilo en Rusio, kaj foriris de la flughavena transita zono.

La licenco signifas, ke Edward Snowden povas havi la plejpartajn rajtojn de rusaj civitanoj, kaj li povas laŭplaĉe vojaĝi al iu ajn loko de Rusio. Estas malfacile fiksi, kie estas Edward Snowden, pro la vasta teritorio de Rusio.

La rusa publiko opinias, ke resto de Edward Snowden en Rusio iagrade influos la rilatojn inter Rusio kaj Usono. Citante fakulajn opiniojn, rusa oficiala novaĵ-agentejo montris, ke ju pli malfrue solviĝos la afero de Edward Snowden, des pli grandan domaĝon suferos la dulandaj rilatoj. Kvankam la rusa registaro plurfoje akcentis ne vidi signojn de nuligo de la vizito de usona prezidento Barack Obama al Rusio, tamen pliiĝas la ebleco, ke la afero de Edward Snowden rekte influos interparolon de la dulandaj ŝtatestroj. Iuj fakuloj montris, ke ekzistas granda diverĝo inter Rusio kaj Usono pri la afero de Edward Snowden. Unuflanke, Usono opinias, ke la resto de Edward Snowden en la moskva flughaveno estas sekvo de la nefarado de Rusio, kaj plie Usono multe malkontentas pri tio, ke Rusio rifuzis ekstradicii Edward Snowden. Aliflanke, Rusio opinias, ke fakte usona ĉies premo kaj malhelpo kaŭzis la reston de Edward Snowden en la moskva flughaveno, kaj estas neakcepteble ekstradicii Edward Snowden al Usono laŭ la diplomatiaj principo kaj stilo de Rusio.

Antaŭ nelonge, Usono montris sian "profundan malesperon" pri tio, ke Rusio decidis doni provizoran politikan azilon al Edward Snowden. Oni divenas, ke la rilatoj de Rusio kaj Usono neeviteble renkontos novajn defiojn.

Karaj amikoj, supre temis pri tio, ke Rusio aprobis la politikan azilon de Edward Snowden. Koran dankon pro via aŭskulto!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto