Vizitu Forumon

Oficiale enoficiĝis nova irana prezidento Hassan Rouhani

(GMT+08:00) 2013-08-05 17:09:44     Redaktoro:Xu Yunying

La 4-an de aŭgusto en parlamento Hassan Rouhani oficiale enoficiĝis kiel la irana prezidento por la 11a mandato. En la ceremonio Rouhani diris, ke diplomatie la nova registaro komencos konstrueman interagon kun la internacia komunumo por mildigi premon de la sankcio de la okcidentaj landoj sub la gvidado de Usono.

Post la enoficiĝo de Rouhani, proparolanto de la Blanka Domo Jay Carney diris, ke Usono esperas, ke Rouhani adaptiĝos al la volo de la elektantoj kaj pli bonigos la vivon de la popolo. La okcidentaj landoj, inkluzive de Usono, ĉiam opinias, ke Irano disvolvas nukleajn armilojn. Tamen Irano asertas, ke la nuklea plano estas por civila celo. Carney diris, ke pro la elektiĝo de Rouhani, Irano havas ŝancon fari rapidan respondon pri la nuklea problemo atentata de internacia komunumo. Se la registaro de Rouhani serioze kaj esence plenumos la internacian devon kaj pace solvos la nuklean problemon, Usono volos esti partnero de Irano.

Sed la sona Kongreso starpunkton malsama ol tiu de la registaro koncerne la novan iranan prezidenton Rouhani. La Kongreso postulas al la teamo de Obama apliki pli seriozan ekonomian sankcion kontraŭ Irano, kaj konsideri militan rimedon por solvi la iranan nukleran problemon. La usona senato planas adopti la projekton de la nova sankcio kontraŭ Irano antaŭ la septembra intertraktado de irana nuklera problemo.

Francio, kiel unu el la gravaj partoprenantoj en la intertraktado pri la nuklea problemo, alte atentas la enoficiĝon de la nova prezidento. Francaj mediatoj ĝenerale opinias, ke la enoficiĝo de Rouhani signifas komenciĝon de la periodo de modera registaro de Irano, kaj tio portos esperon al la irana popolo.

Tamen ne estas optimisima la reago de Israelo, la malamiko de Irano. La 4-an de aŭgusto en kabineta kunveno israela ĉeministro Benjamin Netanyahu diris, ke la 2-an de aŭgusto Rouhani diris, ke Israelo estas la doloro de la islama mondo; tio indikas, ke ŝanĝiĝis la irana prezidento, sed ne la objektivo de la irana reĝimo. La israela popolo plejparte restas malamika al Irano. Iuj israelaj civitanoj diris, ke nur militaj agoj povas solvi la problemojn de Irano. Iuj asertis, ke oni subtenu la sankoncion kontraŭ Irano, ĉar nur tiel Irano kompromisos.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto