Vizitu Forumon

Siria prezidento volas kunkondiĉe fari dialogon

(GMT+08:00) 2013-08-06 13:09:50     Redaktoro:Pluveta

Vespere de la 4a de aŭgusto siria prezidento Bashar al-Asad faris publikigan parolon esprimante, ke li volas fari travideblan dialogon sub la premiso de protekto de ŝtata suvenereco por solvi la politikan krizon. Li samtempe diris, ke pri la landinterna terorisma forto la registara armeo plue batalos por repacigi Sirion.

Vespero de la 4a de aŭgusto estis trandicia festo de islamanoj. La parolo de Bashar tiuvespere celis kuraĝigi la popolanojn batali kontraŭ terorismo. Bashar diris, ke la siria registaro ĉiam pozitive respondis al la iniciatoj de la ekstero kaj volontas partopreni en ĝeneva konferenco, tamen malsukcesis la antaŭaj iniciatoj pro interveno de la ekstero.

"Kvankam ni scias, ke estas diversaj kialoj de la malsukceso de la iniciatoj, tamen ni ankoraŭ kredas la politikan procezon. Mi ne povas promesi, kiamaniere la siria popolo solvos la krizon, ĉar kiam ni reagis pri la paca iniciato, iuj homoj estis deprimitaj."

Bashar diris, ke solviĝo de la politika krizo de Sirio nepre akompanos malaperon de terorismo. Li diris, ke la siriaj popolo kaj armeo kune partoprenas en la batalo.

Kiam Bashar faris parolon, sonoris tondro de kanono en Sirio.

Laŭinforme lastatempe la siria registara armeo kontinue atakis teroristojn kaj gajnis multajn fruktojn en kelkaj lokoj.

Pri tio Bashar diris, ke pri la landinterna terorisma forto la registara armeo plue batalos kaj repacigos Sirion.

Fine Bashar diris, ke la siria popolo povas mem solvi la ŝtatan krizon. Li esperas, ke Sirio bonvenigos pacan ramadanon en la venonta jaro.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto