Vizitu Forumon

Rouhani: Irano estas preta por intertraktado kun ses landoj

(GMT+08:00) 2013-08-07 17:20:43     Redaktoro:Xu Yunying

La 6-an de aŭgusto irana prezidento Hassan Rouhani okazigis la unuan gazetaran konferencon post sia enoficiĝo kaj respondis demandojn pri la intertraktado de la nuklea problemo, la rilatoj kun Usono ktp. Rouhani diris, ke Irano estas preta por la intertraktado kun la potencaj landoj de la mondo pri la nuklea problemo, kaj neniam malŝparos tempon. Bonvole aŭskultu la detalan raporton!

Posttagmeze de la 6-a de aŭgusto en la prezidentejo irana prezidento Hassan Rouhani okazigis la unuan gazetaran konferencon post sia enoficiĝo. Li respondis demandojn de diverslandaj raportistoj pri la intertraktado de la nuklea problemo, dialogo kun Usono, la sankcio de la Okcidento kaj la popola vivteno de Irano.

De 2003 ĝis 2005 Rouhani servis kiel la irana ĉefreprezentanto por la nuklea intertraktado. Dum tiu tempo, Irano atingis interkonsenton kun Britio, Francio kaj Germanio pri haltigo de urani-riĉigado. Post kiam li estis elektita kiel prezidento, diversaj rondoj ĝenerale esperas, ke li povos eliri el la senelirejo de la nuklea intertraktado.

Demandite pri io malsama de la nova registaro ol la antaŭa koncerne la nuklean intertraktadon, Rouhani respondis, ke la paca uzado de nuklea energio estas la demando koncerna al la tuta popolo kaj politikaj partioj. Tial Irano devas kroĉiĝi al la principo, kaj la nova registaro neniam cedas en la protekto de la leĝaj rajtoj. Tamen samtempe la nova registaro estas preta por la intertraktado kun diversaj flankoj por trakti seriozajn zorgojn kaj neniel prokrastos plu.

Rouhani vokis al la koncernataj partioj preni praktikan sintenon kaj ne prezenti la postulojn, kiuj estas nelaŭleĝaj, neraciaj aŭ jam fariĝis la historio, alie la problemo estos malfacile solvebla. Li emfazis, ke la ŝlosilo por solvado de la problemo estas persisti en la intertraktado.

Post la enoficiĝo de Rouhani, la usona Blanka Domo diris, ke se la registaro de Rouhani serioze kaj esence plenumos la internacian devon, Usono volos esti partnero de Irano. Tamen plifrue je kelkaj tagoj, la usona senato adoptis projekton, ke Usono aplikos pli seriozan sankcion al Irano: redukti la ĉiutagan petrol-eksporton de Irano je miliono da bareloj.

Pri tio, Rouhani diris, ke Usono eligis informojn, kiuj estas kontraŭaj inter si, kaj tio montras, ke Usono ne vere komprenas la politikon kaj la staton de Irano. Irano zorgas pri efektivaj agoj de Usono, sed ne pri ĝiaj buŝaj respondoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto