Vizitu Forumon

Pollando kaj Japanio okazigos komunan mararmean manovron

(GMT+08:00) 2013-08-09 16:25:15     Redaktoro:Xu Yunying

La 7an de aŭgusto tri ŝipoj de la maraj sindefendaj fortoj de Japanio atingis la havenon Gdinio, Pollando. Ekde la 10a de tiu ĉi monato ili kune manovros kun la pola mararmeo en la Balta Maro. Tio estas la unua fojo por la du landoj.

Enhavoj de la komuna manovro inkluzivas savadon de forkaptitaj ŝipoj, eskorton, serĉadon, atakon al maraj objektivoj. Subadmiralo Fumiyuki Kitagawa, komandanto de la trejna eskadro de la maraj sindefendaj fortoj de Japanio diris, ke la komuna manovro havas gravan signifon por akceli la rilatojn inter Japanio kaj Pollando. La 7an de aŭgusto pola defenda ministro Tomasz Siemoniak kaj mararmea komandanto Tomasz Mathea vizitis la japanan trejnŝipon Kashima. Ambaŭ esprimis la esperon, ke la komuna manovro helpos al la du armeoj koni unu la alian pri la trejna sistemo.

La vizito de japanaj militŝipoj al Pollando estas parto de la dulanda kunlaboro pri defendo. En junio de la kuranta jaro japana ĉefministro Shinzo Abe vizitis Pollandon. Dume li renkontiĝis kun ŝtatestroj de la grupo Visegrad: Pollando, Ĉeĥio, Hungario kaj Slovakio. Ambaŭ flankoj konsentis pri fortigo de sekureca kunlaboro.

Estas menciinde, ke Pollando estas la unua stacio de la ĉirkaŭmonda vizito de japanaj militŝipoj. En majo la ŝiparo komencis la kvin-monatan vojaĝon. Ĝi vizitos 18 landojn, inkluzive de Usono, Kanado, Germanio kaj Rusio, kaj faros diversajn interŝanĝojn kun lokaj armeanoj kaj popolanoj, inkluzive komunajn manovrojn, reciprokajn vizitojn al militŝipoj, akceptojn de lokanoj, kaj futbalajn matĉojn.

Post sia enoficiĝo kiel ĉefministro Shinzo Abe sekvas "valor-orientitan diplomation", fortigas la aliancon de Japanio kaj Usono kaj klopodas altiri iujn sudorient-aziajn landojn per ekonomiaj subtenoj, kun la intenco reteni Ĉinion. En la lastaj jaroj senĉese pliiĝis la investo de Ĉinio al sudorient-aziaj landoj kaj oftiĝis komercaj kontaktoj inter Ĉinio kaj tiuj landoj. Pro tio ankaŭ Japanio intensigis sian diplomation al tiuj landoj. La junia vojaĝo de Shinzo Abe al Pollando estas la unua vizito de japana ĉefministro de la lastaj dek jaroj. Dum la vizito li lanĉis la "valor-orientitan diplomation", emfazante, ke Japanio kaj la grupo Visegrad havas la komunan valoron de demokratio, laŭleĝa regado, merkata ekonomio, tial al la du flankoj necesas fortigo de kunlaboroj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto