Vizitu Forumon

Ekos milita ekzerco "Paca Misio 2013"

(GMT+08:00) 2013-08-12 16:48:19     Redaktoro:Lina

Nuntempe en preparo estas "Paca Misio 2013", Ĉina-Rusa Antiterorisma Milita Ekzerco, kaj la ekzerco ekos en la 15a de aŭgusto. Fakuloj opinias, ke la ekzerco kreis novan modelon de la pragmata kunlaboro de la dulandaj armeoj kaj utilos altigi kapablon trakti sekurecajn minacojn tradiciajn kaj netradiciajn.

La ekzerco estas la 6a de la serio "Paca Misio" kadre de Ŝanhaja Kunlabora Organizo. Laŭ koncerna informo, pli ol 1500 armeanoj partoprenos en la ekzerco, kaj 646 estas el la ĉina armeo. Kvankam la skalo ne estas la plej granda kompare kun tiu de la antaŭaj ekzercoj, tamen ĉiu interago de Ĉinio kaj Rusio vekas atenton.

Ĝenerale dirite, milita ekzerco konsistas el strategia interkonsiliĝo, milita preparo kaj milita plenumo. La strategia interkonsiliĝo de la ekzerco estas anstataŭigita de ekspedo kaj dispozicio de fortoj. Tio reflektas maturecon de la ekzerca mekanismo inter Ĉinio kaj Rusio, kaj ankaŭ elstarigas gravecon de ekspedo kaj dispozicio de fortoj sub la kondiĉo de la moderna informigo.

La ekzerco estas kondukata de Shengyang-a Milita Regiono de Ĉinio kaj de Centra Milita Regiono de Rusio. Tio kreis novan modelon de la pragmata kunlaboro de la du armeoj.

Fakuloj opinias, ke fundamente finiĝis "reformado de fizionomio" de la rusa armeo, kaj la fortiĝanta rusa armeo povas efike testi la batalpovon de la ĉina armeo. Krome, militaj ekzercoj efike altigos kapablon de la du landoj trakti sekurecajn minacojn tradiciajn kaj netradiciajn.

Li Shuyin, fakulo de la Ĉina Akademio de Militaj Sciencoj, diris: "Ĉinio kaj Rusio jam deradike solvis landlimajn problemojn kaj havas reciprokfidan pakton kaj kontrolan mekanismon rilate la landlimojn. Militaj ekzercoj fariĝis grava ago de la praktika kunlaboro sur la kampoj de nacidefendo kaj sekurigo, kaj povas altigi kapablon konservi sekurecon kaj stabilecon de la regiono."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto