Vizitu Forumon

Japanaj Kvazaŭavioŝipoj

(GMT+08:00) 2013-08-12 10:23:14     Redaktoro:Xiong Linping

Laŭ la raporto de la japana TTT-ejo Japan News Networt en la 7a de aŭgusto, la plej granda krozoŝipo Izumo de la japana sindefenda brigado, rigardata kiel la unua kvazaŭavioŝipo de Japanio, en la 6a de aŭgusto estis lanĉita. Japana vicĉefministro Taro Aso inaŭguris la lanĉon en la formo tondi rubandon. Laŭ nova informo, Japanio nun estas fabrikanta alian avioŝipon samtipan al la nuna, kaj ĝi estos lanĉita venontjare.

La kvazaŭavioŝipo Izumo estas 248 metrojn longa. Ĝi pli longas je 50 metroj ol la plej granda destrojero Hyuga, kiu povas kunporti helikopterojn. Izumo laŭnorme tenas 19 500 tonelojn, pli multe ol Hyuga je 4 000 toneloj. Laŭinforme la kvazaŭavioŝipo Izumo povas en sama tempo kunporti sep kontraŭ-submarŝipajn helikopterojn kaj du gigantajn transportajn helikopterojn; kaj cetere, sur ĝi kvin helikopteroj povas samtempe ekflugi. Ĉar la poba kaj prua ferdekoj estas kunligeblaj, do batalaviadiloj, teorie, povas sur ĝi ekflugi kaj surteriĝi. Ĝi ja estas norma malpli peza avioŝipo.

La kvazaŭavioŝipo Izumo plenumos sian instalon de diversaj ekipaĵoj kaj armiloj en pli ol unu jaro, kaj oficiale servos ekde marto de 2015.

Laŭ plej freŝa informo, la japana surmara sindefenda brigado estas fabrikiganta alian kvazaŭavioŝipon samtipan al Izumo, kaj laŭplane estos lanĉita en la venonta jaro.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto