Vizitu Forumon

Ĉinio subtenas evoluon de mikroentreprenoj

(GMT+08:00) 2013-08-13 16:50:31     Redaktoro:Lina

La 12an de aŭgusto, Oficejo de ĉina Ŝtata Konsilio publikigis dokumenton, postulante fortigi financan servon al malgrandaj entreprenoj kaj mikroentreprenoj. Post nuligo de aldon-imposto kaj funkcia imposto, tio estas la alia subteno al tiaj entreprenoj. Fakuloj opinias, ke la dokumento reflekas subtenon kaj sincerecon de la registaro, tamen efiko dependas de plenumo.

En la dokumento kun pli ol 3 000 ideogramoj, oni detale eksplikas postulojn kaj klare difinas respondecon de koncernaj departementoj. Kompare kun antaŭaj politikoj, ĉi-foje ne mankas brilaj punktoj. Ekzemple, unuafoje oni elmetis plene utiligi la interreton kaj novigi retan financan servon; kaj plie unuafoje oni elmetis akceli fondiĝon de financaj institucioj posedataj de neregistara kapitalo.

Financisto Tan Yaling esperas, ke la registaro povos eksplicite difini la pozicion de malgrandaj financaj institucioj, konsidere tion, ke nuntempe malgrandaj financaj institucioj rapide evoluas.

La 12an de aŭgusto, ĉina ĵurnalo "Renmin Ribao" publikigis koncernan komentarion. La artikolo montras, ke la makroskopa ekonomio estas sana, "stabila kresko kaj struktura reguligado" havas la realan bazon kaj la estontan garantion, nur kiam viglas malgrandaj entreprenoj kaj mikroentreprenoj. Tial, ju pli malfacilas la ekonomio, des pli necesas, ke la registaro ellaboras subtenajn politikojn por malgrandaj entreprenoj kaj mikroentreprenoj. Krome, bankismo havas respondecon senrabate plenumi rilatajn politikojn.

Karaj amikoj, supre temis pri tio, ke la ĉina registaro subtenas evoluon de malgrandaj entreprenoj kaj mikroentreprenoj. Koran dankon pro via aŭskulto!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto