Vizitu Forumon

Nova komerca modelo dank'al la movebla interreto

(GMT+08:00) 2013-08-14 16:11:58     Redaktoro:Lina

La 13an de aŭgusto oficiale ekis Ĉina Interreta Konferenco daŭranta 3 tagojn. Shang Bing, ĉina vicministro pri industrio kaj informa teknologio, diris en la inaŭguro, ke evoluo de la movebla interreto estigis novan komercan modelon kaj influas la ĉiutagan vivon.

La interreto rapide evoluas en Ĉinio 20 jarojn. Peng Bo, vicdirektoro de Oficejo de Ŝtata Interreta Informo, montris, ke nuntempe Ĉinio estas en la epoko de la movebla interreto. La interreto senprecedence akcelas la socian evoluon kaj ŝanĝas la vivmanieron. Li diris: "Pli kaj pli multaj homoj uzas poŝtelefonojn ĉe butikumado, manĝado, veturado kaj laborado. Tiuj novaj agoj abundigas la ĉiutagan vivon kaj estigas sennombrajn komercajn ŝancojn. La movebla interreto estas la plej potenca teknika forto por la interreta industrio, eĉ por la socia evoluo."

Peng Bo montris ankaŭ, ke la movebla interreto stimulas profundajn ŝanĝiĝojn de la ĉina socio, granda pliiĝo de retanoj en la kamparo estas signifoplena por la socia evoluo. Li diris: "Rapidigo de urbanizo kaj vasta uzado de inteligentaj poŝtelefonoj multe faciligas retumadon de homoj en la kamparo kaj en okcidenta Ĉinio, kaj ankaŭ malgrandigas 'diĝitan breĉon'. Ĝis la fino de junio, retanoj en la kamparo kalkuliĝis al 165 milionoj. Kamparaj retanoj multe pliiĝas dank' al la rapida evoluo de la movebla interreto. Tio estas signifoplena por la socia evoluo kaj por informigo."

Sekve de la popularigo de la movebla interreto, la interreta sekureco estas vaste atentata. Shang Bing, ĉina vicministro pri industrio kaj informa teknologio, opinias, ke oftiĝas interretaj atakoj, informa ŝtelo, interretaj onidiroj kaj virusa disvastigo, la registaro devas plenforte garantii la interretan sekurecon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto