Vizitu Forumon

Japanio neniom pripensis la duan mondmiliton

(GMT+08:00) 2013-08-15 17:18:57     Redaktoro:Lina

Saluton, karaj amikoj! La 15a de aŭgusto, 1945, estis la tago, kiam la japana militismo senkondiĉe kapitulacis. Bedaŭrinde, tute malsama al Germanio kaj Italio, la postmilita Japanio ne komplete pripensis sian kulpecon lanĉi la militon. Eĉ hodiaŭ, japana ĉefministro Shinzo Abe neniom menciis introspekton de Japanio en la ceremonio por tutlandaj mortintoj en la dua mondmilito. Samtempe, amasaj japanaj politikistoj kiaj kabinetaj membroj kultis en Templo Yasukuni, kie oni honoras mortintojn de A-gradaj krimuloj en la dua mondmilito. Ĉu tio estas la maniero, per kio Japanio "porpledas pacon" en la speciala tago?

Tagmeze de la 15a de aŭgusto, la geedzoj de la japana imperiestro, japana ĉefministro kaj familianoj de mortintoj ĉeestis al la ceremonio por la tutlandaj mortintoj en la dua mondmilito. En sia parolado, japana ĉefministro Shinzo Abe neniom menciis "introspekton" pri la dua mondmilito. Kvankam li mem ne vizitis Templon Yasukuni en la speciala tago pro diplomatia konsidero, tamen li donis sian kultan monon al Templo Yasukuni pere de sia asistanto.

Takakage Fujita, eksa ĝenerala sekretario de Komisiono de Porpacaj Urbanoj sub Japana Socia Demokratia Partio, montris, ke Templo Yasukuni honoras japanajn A-gradajn krimulojn en la dua mondmilito kaj ties ekspoziciejo beligas la invadan militon. Tio sufiĉe manifestas la econ de la templo.

Samtage, 3 kabinetaj membroj kaj amaso da japanaj politikistoj kultis en Templo Yasukuni. Japana instruisto Hasegawa diris: "Miaopinie, tio estas propagando. Gravas al tiuj politikistoj elmontri sian konservativon. Sed oni ofte diras, ke tio neniom utilas al Japanio. Ni, junuloj, ankoraŭ esperas, ke ili povas iom prizorgi la senton de aliaj landoj kia Sud-Koreio."

Sekve de tutmondigo, koncepto de paco, kunlaboro kaj ambaŭgajnigo estas profunde akceptata. Japanio nur pripensu la historion kaj amikiĝu kun la najbaraj landoj, ĝi povos vere pace kunekzisti kun aziaj landoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto